El Popola Ĉinio>头条新闻>

Reproduktado de kompanioj en Guangdong

| 2020-02-26
Bookmark and Share

La 18-an kaj 19-an de februaro en la urboj Kantono kaj Foshan de la provinco Guangdong, 56 raportistoj el 33 ĉinaj kaj alilandaj amaskomunikiloj faris komunan intervjuon pri preventado kaj bridado de la epidemio fare de lokaj entreprenoj, iliaj reproduktado kaj subteno al la batalo kontraŭ la epidemio.



La raportistoj vizitis la Guangdong-an Galanz-grupon. Post apero de la epidemio, la grupo rapide starigis komandejon por preventado kaj bridado de la epidemio kaj preparis por reproduktado por liveri al la batalo subtenon pri desinfektiloj. Nun eklaboras 80% de laboristoj en la grupo.



Ili vizitis ankaŭ la kompanion SUNWILL, kiu produktas ventumil-foliojn por klimatiziloj. La kompanio provizas la hospitalojn Leishenshan kaj Huoshenshan per ventol-aparatoj. La respondeculo de la kompanio diris, ke la kompanio aĉetis protektaĵojn, kiel maskoj kaj malinfektaĵoj, kiuj estas sufiĉaj por tri monatoj. Nun la kompanio per busoj transportas dungitojn al laborejo kaj laŭplane, antaŭ la fino de februaro ĉiuj laboristoj revenos al sia laborposteno.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments