El Popola Ĉinio>头条新闻>

Desegnaĵoj sur protektaj kostumoj kunkreitaj de infanoj kaj medicinistoj

| 2020-02-27
Bookmark and Share

Knabino kolorigas desegnaĵon.


En Wuhan-a Infana Hospitalo, kiam multaj infanoj infektitaj de COVID-19 vidis medicinistojn en protektaj kostumoj, ilia unua reago estis timo kaj rezisto. Fakuloj diris, ke kutime infanoj ekploras tuj kiam ili vidis kuracistojn, ne pro doloro, sed pro tio, ke kuracistoj rememorigas ilin pri doloro, kaj ili ektimas. 


Flegistino Wang Jia, kiu ŝatas pentradon, elpensis la ideon: lasi infanojn desegni sur protektaj kostumoj por mildigi ilian timon.


Inspiritaj de ŝi, multaj medicinistoj unue desegnas skizojn sur siaj protektaj kostumoj. Sekve infanoj kolorigas ilin kaj la protektaj kostumoj fariĝis artaĵoj. Kun la partopreno de la infanoj, la desegnaĵoj sur protektaj kostumoj mildigis ilian psikologian premon kaŭzitan de la epidemio. 





Desegnaĵoj sur protektaj kostumoj de medicinistoj 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments