El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio ne toleros kontraŭleĝan komercadon de sovaĝaj bestoj

| 2020-02-27
Bookmark and Share

Posttagmeze de la 24-a de februaro, la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio voĉdone decidis tute malpermesi kontraŭleĝan sovaĝbestan komercadon, forigi la malbonan kutimon de manĝo de sovaĝaj bestoj kaj efike gardi la vivon kaj sanon de homoj. La decido estas efektivigita ekde ĝia publikiĝo. La decido klare montras, ke laŭ la leĝoj pri sovaĝbesta protektado, agoj kiel ĉasado, komercado, transportado kaj manĝado de sovaĝaj bestoj estas strikte malpermesataj. Pri kelkaj bestoj, kiel kolombo, kuniklo, k.t.p., kiuj estas artefarite bredataj kaj vaste akceptataj de homoj, la decido deklaras, ke por la bestoj registritaj en la katalogo de brutoj kaj kortobirdoj validas la reguloj de la leĝo pri bestobredado.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments