El Popola Ĉinio>头条新闻>

MOS: la epidemio de COVID-19 ne fariĝis "pandemio"

| 2020-02-27
Bookmark and Share


La 24-an de februaro, Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) emfazis, ke kvankam estas akra kresko de konfirmitaj kazoj de COVID-19 en Italio, Irano kaj la Korea Respubliko, tamen la epidemio ankoraŭ ne fariĝis "pandemio".


En tiutaga regula gazetara konferenco de MOS, Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke la akra kresko de la konfirmitaj kazoj en Italio, Irano kaj Sud-Koreio estas maltrankviliga, kaj malgraŭ tio, ke COVID-19 eble fariĝos "pandemio", sed nun ĝi ankoraŭ ne estas, laŭ la takso de MOS. 


Tedros Adhanom Ghebreyesus klarigis, ke por la uzo de la esprimo "pandemio" por priskribi epidemion, MOS devas pritaksi la geografian amplekson de la propagiĝo de la viruso, la severecon de la malsano, kiun ĝi kaŭzas, kaj ĝian efikon sur la socio. Nuntempe, MOS ne vidis tutmondan "nebrideblecon" de COVID-19, nek vidis grandskalan aperon de severaj kazoj aŭ mortoj. "Ni vidas, ke la epidemio en diversaj mondopartoj malsam-maniere influas tiujn landojn, kaj oni devas reagi laŭbezone."


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments