El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hebei-provinco: klopodado por legoma produktado

| 2020-02-27
Bookmark and Share

Nuntempe la provinco Hebei faras ĉioampleksan aranĝon pri produktado kaj vendado de legomoj por certigi provizadon.


La 19-an de februaro kamparano kolektis celeriojn en forcejo.


Laŭ la respondeculo pri agrikulturo de Hebei-provinco, la provinco havas forcejojn de legomoj kun areo de 1 127 mil muoj (ĉ. 75 mil hektaroj), kiuj laŭplane povos produkti 5 370 mil tunojn da legomoj inter februaro kaj aprilo. Ĝi posedas ankaŭ 5 520 mil tunojn da legomoj konservitaj en vintro, kiel brasikoj, rafanoj, tubajloj kaj terpomoj. En la venontaj tri monatoj la provinco povos liveri pli ol 10 milionojn da tunoj da legomoj.


Kolektitaj rafanoj 


La 19-an de februaro kamparano kolektis kukumojn.


Fotoj: Yang Shiyao, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua

Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments