El Popola Ĉinio>头条新闻>

413 ĉinaj pactrupanoj ricevis medalojn de UN

| 2020-02-28
Bookmark and Share

La 25-an de februaro 413 oficiroj kaj soldatoj el la sepa pactrupo de Ĉinio al Malio ricevis Pac-Medalojn de Honoro disdonitajn de UN.


Mahamat Saleh Annadif, ĉefo de UN pri misio de plurtavola kaj integra stabiligo en Malio, laŭdis klopodojn de la ĉina pactrupo en Malio. Li diris, ke malgaǔ diversaj malfaciloj la ĉina pactrupo alportas esperon al lokanoj kaj multe kontribuas al la urbo Gao. Pactrupoj de UN estas fieraj pri ili.


Zhu Liying, ĉina ambasadoro en Malio, diris, ke Ĉinio daŭre plenumos sian respondecon kaj laŭ siaj kapabloj konservos pacon en Afriko kaj antaǔenpuŝos ĝian disvolviĝon.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments