El Popola Ĉinio>头条新闻>

Huazhong-a Universitato pri Scienco kaj Teknologio: Kolono por kontraŭbatali COVID-19

| 2020-02-28
Bookmark and Share

de Zhimo



Pro la subita epidemio de COVID-19 pli multaj homoj konas Huazhong-an Universitaton pri Scienco kaj Teknologio, kaj multaj studentoj el tiu universitato fariĝis kolonoj en la batalo.



La 20an de januaro la sciencisto Zhong Nanshan atentigis, ke 14 kuracistoj kaj flegistoj en Wuhan estis infektitaj de la viruso. Ili venas de Unia Hospitalo, filio de Tongji-a Medicina Kolegio sub Huazhong-a Universitato pri Scienco kaj Teknologio.



La 26an de januaro, la unua laboratorio de nukle-acida testo por la nova koronviruso estis starigita en Hubei-provinco. Ĝi troviĝas en Unia Hospitalo.


La 27an de januaro, la petskribo de iu kuracisto -- Mi petas iri al la batalo sen zorgo pri repago kaj vivdanĝero -- inspiris multajn kuracistojn el diversaj lokoj. Tiu kuracisto venas de Unia Hospitalo. Alia kuracisto el la hospitalo revenis de Ŝanhajo al Wuhan por partopreni la batalon malgraŭ multaj malfacilaĵoj.


La 30an de januaro, Unia Hospitalo publike kolektis materialojn, kaj poste aliaj hospitaloj en Wuhan sekvis ĝin por solvi la problemon pri manko de materialoj.


Li Wenliang, kiu donis averton pri la epidemio okaze de ĝia komenco, estis kuracisto el la Centra Hospitalo de Wuhan, filio de Huazhong-a Universitato pri Scienco kaj Teknologio; Zhang Dingyu, kiu laboras malgraŭ malsano, estas direktoro de Jinyintan-a Hospitalo. Ankaŭ li diplomiĝis el Huazhong-a Universitato pri Scienco kaj Teknologio.


Ĉefa batalejo


Huazhong-a Universitato pri Scienco kaj Teknologio estas la ĉefa batalejo kontraŭ la epidemio en Wuhan.


Okaze de la epidemio, la universitato sendis ĉirkaŭ 33 000 kuracistojn kaj pli ol 8 900 litojn el dek hospitaloj, inkluzive de la du supre menciitaj hospitaloj. La universitato ankaŭ administras 6 000 litojn en portempaj hospitaloj. Pro tio, ĝi fariĝis la universitato, kiu dediĉas al la batalo plej multon da medicinistoj kaj litoj.


Kion signifas la skalo de 33 000 kuracistoj el la universitato? Ĝis la 22a de februaro la totala nombro de medicinistoj el la tuta lando al Hubei kalkuliĝis al 38 000.


La 8 900 litoj el la universitato estas preskaŭ 40% de ĉiuj publikaj litoj en la tuta urbo Wuhan. Ĝis la 24a de februaro estis 23 532 litoj en 48 difinitaj hospitaloj por la epidemio en Wuhan.


Fakuloj kaj kleruloj el la universitato donas precizajn konsultojn por decidoj de la ŝtata kaj lokaj registaroj kaj multaj iliaj proponoj estas adoptitaj. Ili ankaŭ diskonigas al la publiko sciencajn sciojn pri batalo kontraŭ la epidemio.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments