El Popola Ĉinio>头条新闻>

Letero de kantonanoj al japanaj amikoj

| 2020-03-02
Bookmark and Share


La 28an de februaro la informa oficejo de la kantona registaro okazigis la 25an kunvenon pri preventado kaj bridado de la epidemio. En la kunveno, letero de kantonanoj al japanaj amikoj estis anoncita.


La letero esprimas la jenon: "Propagiĝo de COVID-19 en Japanio maltrankviligas ĉiujn loĝantojn de Kantono. Ni sentas vian suferon kvazaŭ ĝi estas la nia, kaj sentas tion, kion vi nun travivas. Ni ne forgesos, ke diversaj rondoj de Japanio kolektis materialojn kaj mondonacojn por la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio. Post apero de la epidemio en Japanio la ĉina registaro tuj donacis al la lando nukleacidajn testilojn kaj multaj ĉinoj en Japanio surstrate disdonis maskojn al preterpasantoj. Tio pruvas, ke ni volas liveri al la japana popolo ĉian helpon laŭ nia kapablo. Kantono estas kun vi."


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments