El Popola Ĉinio>头条新闻>

Resaniĝis la unuaj 23 pacientoj de la unua ĉin-medicina portempa hospitalo en Wuhan

| 2020-03-02
Bookmark and Share

La 26-an de februaro, resaniĝintoj foriris de la hospitalo.


La 26-an de februaro, resaniĝis kaj elhospitaliĝis la unuaj pacientoj, entute 23 homoj, de la unua ĉin-medicina portempa hospitalo en Wuhan. La hospitalo, kiu estas en Dahuashan-a Sporta Centro en Jiangxia-distrikto de Wuhan, havas centojn da kuracistoj kaj flegistoj el 20 ĉin-medicinaj hospitaloj de kvin provincoj kaj estas subtenata de la Ĉin-medicina Hospitalo en Jiangxia-distrikto. Krom kuracado per medikamentoj, la hospitalo uzas aliajn kurac-rimedojn, kiel korpoekzercado de malsanuloj, masaĝo kaj akupunkturo.


Liu Qingquan, estro de Pekina Hospitalo de Tradicia Ĉina Medicino kaj tiu de la portempa hospitalo, diris, ke la hospitalo ĉefe uzas la tradician ĉinan medicinon surbaze de kunigo de ĉina kaj okcidenta medicinoj, dum aliaj portempaj hospitaloj -- la okcidentan.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments