El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermita portempa hospitalo en Wuhan

| 2020-03-02
Bookmark and Share

La 1an de marto 34 malsanuloj de COVID-19 resaniĝis kaj elhospitaliĝis el la portempa hospitalo en Qiaokou-distrikto de Wuhan. Ili estis la lastaj malsanuloj en tiu hospitalo. Post 14-taga kvaranteno ĉe difinita loko, ili povos reveni hejmen. Aliaj 76 malsanuloj moviĝis al alia medicina centro. La portempa hospitalo estis fermita kaj ne plu akceptos malsanulojn.



Tiu estas la unua fermita portempa hospitalo en Wuhan.


Ekde la 11a de februaro la hospitalo akceptis malsanulojn. Ĝis la 1a de marto ĝi akceptis entute 330 malsanulojn. Interalie 32 severaj pacientoj estis translokitaj en aliaj hospitaloj kaj 232 resaniĝis.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments