El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandaj fakuloj pri sano: Ĉinio faris senprecedencan klopodon por bridi la epidemion

| 2020-03-03
Bookmark and Share

Ekde la eksplodo de la epidemio de COVID-19, Ĉinio adoptas efikajn rimedojn por bridi la propagiĝon de la epidemio. Fakuloj pri sano esprimis siajn laŭdon kaj subtenon al la klopodoj kaj kontribuoj de Ĉinio.



La brita medicina gazeto The Lancet publikigis artikolon de Tedros Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano (MOS), kaj Soumya Swaminathan, ĉefa sciencisto de MOS, la 24-an de februaro. La artikolo priskribas la klopodojn de la scienca komunumo kontraŭbatali COVID-19, kaj laŭdas ĉinajn sciencistojn pro iliaj kontribuoj por diskonigi informojn pri genaro de la viruso.


La artikolo atentigas, ke la senĉesaj klopodoj faritaj de koncernaj departementoj de Ĉinio ne nur gajnis valoran tempon por aliaj landoj en preventado kaj bridado de la epidemio, sed ankaŭ utilas al la tutlandaj sciencistoj kune trakti la epidemion.



"Post kelk-semajnaj klopodoj fare de la ĉina registaro, la nombro de novaj kazoj malpliiĝis en Wuhan", diris d-ro Mecharl J. Ryan, direktoro de MOS pri urĝa programo. “Nun la urbo adoptas aktivajn metodojn de kontrolado en kvartaloj. Ĉi tio estas tre bona praktiko pri publika sano.”



Prof. John Sydney Oxford, virusologo kaj profesoro de Universitato Queen Mary en Londono, diris: “La rimedoj de Ĉinio kontraŭ la pneŭmonia epidemio donis al mi profundan impreson. Mi pensas, ke pli multaj homoj devas aprezi Ĉinion. Mi ĝoje vidis, ke MOS laŭdas la grandajn klopodojn de Ĉinio. Ni kaj aliaj landoj profitos de ĝia sperto.”



Bruce Aylward, eksterlanda gvidanto de la Komuna Misio de MOS kaj Ĉinio pri COVID-19 kaj supera konsilisto de la ĝenerala direktoro de MOS, diris: “La ĉina metodo por preventado kaj bridado de la epidemio estas sukcesa. Kunagado de la registaro kaj la popolamasoj evitis kaj preventis propagiĝon de la viruso inter kelkdek miloj kaj kelkcent miloj da homoj. Nuntempe, malpliiĝas la risko en Ĉinio, kaj kreskas la kontribuo de la lando al la mondo.


Li speciale emfazis, ke “Ni devas agnoski la kontribuon de la urbanoj de Wuhan, al kiuj la mondo ŝuldas. Mi esperas, ke post fino de la epidemio, mi havos ŝancon viziti Wuhan por danki ilin.”


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments