El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usonaj infanoj ricevis respondon de ĉina prezidanto Xi Jinping

| 2020-03-03
Bookmark and Share

Antaǔ la Printempa Festo, 50 lernantoj el Elementa Lernejo de Cascade en Utaho, Usono, sendis al ĉina prezidanto Xi Jinping salutkartojn en la ĉina lingvo. En la kartoj, ili skribis pri siaj lernado de la ĉina lingvo, hobioj kaj ŝato pri Ĉinio kaj la ĉina kulturo. Ili ankaŭ esprimis la esperon viziti Ĉinion kaj deziris al prezidanto Xi feliĉan Printempan Feston.


La 15-an de februaro, prezidanto Xi respondis ilian leteron. En la letero li kuraĝigis la infanojn daǔrigi lernadon de la ĉina lingvo kaj la ĉina kulturo por kontribui al la amikeco inter ĉina kaj usona popoloj.


Xi skribis en la letero, ke Ĉinio, samkiel Usono, estas unu el la plej vastaj landoj en la mondo, kaj ĝi havas historion de pli ol 5 000 jaroj. Ĉinoj, samkiel usonanoj, estas gastamaj. La ĉina lingvo estas uzata de pli ol unu miliardo da homoj, kaj per la lingvo oni povas pli multe koni ĉinan kulturon. "Mi tre ĝojas ke vi ĉiuj progresas en skribado kaj uzado de la lingvo. Mi esperas, ke vi daǔrigos vian lernadon, akiros pli grandan progreson kaj fariĝos junaj senditoj por amikeco inter ĉina kaj usona popoloj."


Informiĝinte pri tio, ke Ĉinio estas trafita de COVID-19, la infanoj tuj esprimis sian volon donaci monon al Ĉinio. Kelkaj infanoj kunportis N95-maskojn kaj petis instruiston ilin sendi al la urbo Wuhan. Ili ankaǔ esprimis siajn bondezirojn al Wuhan kaj Ĉinio per kantado.


Salutkartoj de usonaj infanoj al ĉina prezidanto Xi Jinping 


Usonaj infanoj kaj iliaj salutkartoj al ĉina prezidanto Xi Jinping


Pentraĵo farita de usonaj infanoj por kuraĝigi la urbon Wuhan


Fotoj: Zheng Yamin, ĉinlingva instruistino de tiuj infanoj 

Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments