El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pozicio de Ĉinio en la tutmondaj proviza kaj industria ĉenoj ne ŝanĝiĝos pro la epidemio

| 2020-03-04
Bookmark and Share


La 27-an de februaro, Zong Changqing, estro de la Fremda Investa Departemento de Ĉina Ministerio pri Komerco, diskonigis, ke en longdaŭra kaj ĝenerala perspektivo, la influo de la epidemio sur la proviza kaj industria ĉenoj estas portempa kaj mallonga. La grava pozicio de Ĉinio en la tutmondaj proviza kaj industria ĉenoj ne ŝanĝiĝos pro la epidemio.


Tiutage, en interreta regula gazetara konferenco de Ĉina Ministerio pri Komerco Zong Changqing diris, ke lastatempe koncernaj departementoj kaj lokoj pliigis sian subtenon al reproduktado de ŝlosilaj industrioj kaj ĉefaj entreprenoj, inkluzive de eksterlandaj. Nuntempe, tiuj rimedoj jam havis fruktojn.


Laŭ Zong Changqing, ne estas grandskala translokado de provizaj ĉenoj aŭ industriaj ĉenoj al fremdaj landoj pro la epidemio. Ĝenerale la decidoj pri investado kaj entreprenado de fremdlandaj investantoj estas longtempaj, ampleksaj kaj strategiaj. La mallonga influo de la epidemio estas malforta. Pluraj enketoj kaj esploroj atestas, ke ne ŝanĝiĝas la sinteza konkurenca avantaĝo de Ĉinio por allogi eksterlandan investon kaj ne ŝanĝiĝas ankaŭ la fidoj kaj strategioj de plejmulto da translandaj kompanioj pri investado en Ĉinio . 


Zong Changqing aldonis, ke Ĉina Ministerio pri Komerco plue fortigos servojn kaj subtenojn al alilandaj kompanioj. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments