El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio sendis fakulon al Irano por kontraŭbatali COVID-19

| 2020-03-05
Bookmark and Share

Fakuloj de la Ŝtata Instituto pri Regado kaj Preventado de Virus-Malsanoj adiaŭas Ma Xuejun.


La oficiala retejo de la Ĉina Centro por Regado kaj Preventado de Malsanoj informis la 2-an de marto, ke responde al la peto de la Ĉina Ruĝa Kruca Societo, la 28-an de februaro la Ŝtata Instituto pri Regado kaj Preventado de Virus-Malsanoj sendis la esploriston Ma Xuejun al la Islama Respubliko de Irano por helpi la landon bridi la epidemion de COVID-19 kaj fari laboratoriajn ekzamenojn de la nova koronviruso. Ĉinio donos al Irano teknikan subtenon pri epidemia esplorado, kaj per siaj spertoj helpos iranan organizon pri sano plifortigi la kapablon trakti la viruson. Tiu agado povas kontribui por bridi tutmondan propagiĝon de la epidemio. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments