El Popola Ĉinio>头条新闻>

Scienco en Epidemio | Tekniko progresas pro la epidemio

| 2020-03-05
Bookmark and Share

Flugroboto uzata por ŝprucigi desinfektaĵon en Shenzhen, Guangdong-provinco


Ĉinaj teknikaj kompanioj alportas grandan kontribuon al la batalo kontraŭ COVID-19.


De artefarita inteligenteco, 5G, roboto, analizo de granda datumaro ĝis blokĉeno, kompanioj kun specialaj kapabloj partoprenas en la batalo kontraŭ la viruso.


Fakuloj diris, ke aplikado de novigaj teknikoj en la batalo eble alportos novan tendencon de la cifereca ekonomio en Ĉinio.


Lu Chuanying, direktoro de la Esplor-centro por Regado de Tutmonda Interret-Spaco sub la Ŝanhaja Instituto de Internaciaj Studoj, diris, ke ĉinaj teknikaj kompanioj serĉas ŝancojn montri kapablon en la epidemio. Li diris, ke la rimarkinda rapideco de teknikaj kompanioj en reĝustigo de nunaj teknikoj por aplikado en la epidemio reflektas ilian deziron porti sur si socian respondecon.


Lu diris: "Unuflanke, teknikaj kompanioj kontribuas al bona vivo de homoj kaj funkciigo de la socio. Aliflanke, dum la epidemio novaj teknikoj estas utilaj por levi la ciferecan ekonomion de la lando al nova ŝtupo. Tiuj teknikoj estos pli vaste akcepteblaj en Ĉinio kaj agnoskitaj de la registaro, kompanioj kaj socio."


Pro manko de altteknikaj ekipaĵoj en grandaj urboj, artefarit-inteligentecaj kompanioj produktis febro-kontrolan sistemon kun senkontakta kaj aŭtomata atentigilo.


Robotoj moviĝas en koridoroj de kelkaj hospitaloj. Ili donas medicinan konsilon, liveras medikamentojn aŭ manĝaĵojn, gvidas homojn, malinfektas lokojn, kontrolas korp-temperaturon de pacientoj kaj faras aliajn ripetajn laborojn. Tio reduktas ŝarĝon sur medicinistoj.


Kun datumbazo de 1,6 miliardoj da saĝtelefonoj de Ĉinio, ĉinaj telekomunik-kompanioj povas koni homfluojn en provincoj kaj urboj. Tiuj datumoj helpas lokajn registarojn antaŭvidi direkton de epidemia propagiĝo kaj elfari rimedojn.


Flugrobotoj por ŝprucigi desinfektaĵon en Shenzhen, Guangdong


La epidemio povas esti starpunkto de kreskado de novigaj teknikoj, same kiel Sarso en 2003, de kiam rapide kreskas interreta komerco en Ĉinio.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments