El Popola Ĉinio>头条新闻>

Krize endanĝerigita birdo en Yunnan, Ĉinio

| 2020-03-06
Bookmark and Share


Lastatempe, Aythya baeri, kiu estas en listo de monde pereontaj specioj, estis trovita en la marĉeja parko Qinghuahai en Baoshan-urbo, Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. 


Laŭraporte, Aythya baeri estas migranta birdo, kiu vivas en orienta kaj sudorienta Azio. Ĝi reproduktiĝas ĉefe en la malproksima oriento de Rusio kaj orienta Ĉinio, kaj travintras en suda Ĉinio, Birmo, Tajlando, Bangladeŝo, Barato kaj Japanio. Ekde la 1990-aj jaroj, pro habitata perdo, troa ĉasado kaj homa ĝeno, la nombro de tiaj birdoj akre malkreskis. Pro tio ĝi estis enlistigita en la Ruĝan Liston de Endanĝerigitaj Specioj.


Lin Lei, direktoro de la parko Qinghuahai, diris, ke en la lastaj jaroj, kun la restarigo de malsekejoj, la ekologia medio daŭre pliboniĝas, specio kaj nombro de bestoj kaj plantoj daŭre pliiĝas. Ĝis nun 209 specioj da birdoj estas trovitaj en la parko Qinghuahai. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments