El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ŝanhajo kaj Weihai donacis maskojn al sia ĝemela urbo en la Korea Respubliko

| 2020-03-06
Bookmark and Share

Maskoj donacitaj de Ŝanhajo al Busan


Laŭ novaĵo de la registaro de la urbo Busan en la 3-a de marto, posttagmeze de la sama tago, Busan ricevis 70 mil maskojn donacitajn de sia ĝemela urbo Ŝanhajo en Ĉinio, inkluzive de 46 mil ordinaraj maskoj kaj 24 mil medicinaj maskoj. La busan-a registaro dissendos ĉi-tiujn maskojn al malavantaĝaj grupoj kaj medicinaj organizoj. En februaro Busan donacis al Ŝanhajo medicinajn materialojn, kiel maskoj kaj protektaj kostumoj.


Maskoj donacitaj de Weihai al Incheon


Krome, laŭ novaĵo de la registaro de la urbo Incheon en la 4-a de marto, post donaco de 20 mil maskoj al la ĝemela urbo Weihai de Ĉinio en la 12-a de februaro, lastatempe Incheon ricevis 200 mil maskojn kaj dankleteron el Weihai. En la letero Weihai dankas Incheon pro ĝia subteno kaj helpo, esprimas la volon helpi Incheon kaj deziras, ke la amikeco inter la du urboj plisolidiĝu. La urbo Incheon deklaris, ke ĝi dissendos la maskojn donacitajn de Ĉinio prioritate al laborantoj pri sanitaro, agrikulturo, brutobredado, akvoproduktado kaj sekurec-garantio. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments