El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandaj amaskomunikiloj: Ĉina agado kontraŭ COVID-19 estas lerninda de aliaj landoj

| 2020-03-06
Bookmark and Share

Laborantoj desinfektis metro-stacion en Seulo la 28an de februaro.


La ĉina registaro alprenas striktajn rimedojn kaj efike regas la propagiĝon de la epidemio de COVID-19. Fremdlandaj amaskomunikiloj substrekas, ke por bridi propagiĝon de la epidemio, multaj landoj lernas la ĉinajn spertojn kaj adoptas nemedikamentajn rimedojn kontraŭ la epidemio.


La usona retejo Vox raportis la 3an de marto, ke aliaj landoj devas laŭeble lerni spertojn el la ĉina klopodado kontraŭ la epidemio, kaj kompreni, ke la ŝlosilo por venki la epidemion estas rapideco.


La franca ĵurnalo Le Figaro raportis la 2an de marto, ke Francio fariĝis la dua eŭropa lando, post Italio, kie disvastiĝas la epidemio. Por bridi propagiĝon de la epidemio, la registaro malpermesas amaskunvenojn en fermita spaco. Olivier Vran, franca ministro pri sano, proponis, ke homoj "evitu iri eksteren" kaj "laŭeble laboru perinterrete".


La brita radio BBC raportis la 2an de marto, ke urbestro de Seulo de Sud-Koreio sugestas, ke dek milionoj da ĝiaj urbanoj laboru hejme kaj evitu iri al homplenaj lokoj.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments