El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xinhua protestas kontraŭ Usono pri redukto de ĉinaj ĵurnalistoj

| 2020-03-09
Bookmark and Share

Lastatempe proparolanto de la novaĵagentejo Xinhua publikigis deklaron, kiu forte protestas kontraŭ tio, ke Usono postulas la filion de la novaĵagentejo Xinhua en Usono redukti la nombron de ĵurnalistoj en difinita limtempo. 


La proparolanto diris, ke la usona flanko reduktas ĵurnalistojn de Xinhua en Usono pro la tiel nomata "egaleco", kio estas neprudenta kaj treege trudema, kaj plene malkaŝis la hipokritecon de la tiel nomata "ĵurnalisma libereco", kiun Usono reklamas.


Kiel ni ĉiuj scias, la novaĵagentejo Xinhua estas mondfama novaĵ-organizo. Ĝi ĉiam efektivigas raportajn laborojn en Usono sekvante principojn de objektiveco, justeco, vereco kaj ĝusteco kaj ĝuas bonan reputacion en la mondo. De longa tempo, ĵurnalistoj de Xinhua en Usono strikte observas leĝojn kaj regularojn de Usono kaj profesian virtecon de ĵurnalistoj, kaj ludas aktivan rolon por akceli reciprokajn komprenon kaj komunikadon inter la ĉina kaj usona popoloj, kaj antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj.


La proparolanto emfazis, ke lastatempe Usono ignoris fakton kaj difinis la novaĵagentejon Xinhua kaj aliajn ĉinajn amaskomunikilojn en Usono kiel "eksterlandaj misioj". Nun ĝi komencis aliforme elpeli ĉinajn raportistojn. La decidoj kaj agadoj de Usono evidentigas la malvarm-militan penson kaj politikan antaŭjuĝon, tio ne nur serioze influas la normalan laboron de Xinhua en Usono, sed ankaŭ grave damaĝas la figuron de la agentejo.


La proparolanto postulas, ke Usono tuj korektu la eraron, ĉesigu ĝenon kaj limigojn al la filio de la novaĵagentejo Xinhua en Usono kaj praktike protektu la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj ĵurnalistoj en Usono.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments