El Popola Ĉinio>头条新闻>

78 milionoj da kamparano-laboristoj revenis al laborejoj en urboj

| 2020-03-11
Bookmark and Share

La 29-an de februaro kamparano-laboristoj entrajniĝis en la urbo Yantai de la provinco Shandong.


La 7-an de marto, Mekanismo de la Ŝtata Konsilantaro pri Kuna Preventado kaj Regado okazigis gazetaran konferencon pri kamparano-laboristoj.


Shang Jianhua, estro pri kamparano-laborisoj de Ministerio pri Homaj Resursoj kaj Socia Sekureco de Ĉinio, diris, ke nun kamparano-laboristoj revenas al siaj laborejoj. Ĝis nun 78 milionoj da laboristoj jam revenis de kamparo al urboj, je 60% de la kamparano-laboristoj, kiuj hejmeniris dum la ĉi-jara Printempa Festo.


Plejparto de ili laboras en regionoj ĉe la deltoj de Jangzi-rivero kaj Perl-rivero. Revenis al laborejoj 70% de kamparano-laboristoj en la provincoj Guangdong kaj Zhejiang, kaj 60% de tiuj en Jiangsu-provinco.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments