El Popola Ĉinio>头条新闻>

Itala ministro pri eksterlandaj aferoj: Dankon al ĉina subteno, ni lernas el ĉinaj spertoj

| 2020-03-12
Bookmark and Share

La 10an de marto Luigi Di Maio, itala ministro pri eksterlandaj aferoj, ricevis intervjuon de la Itala Ŝtata Televidstacio. Li esprimis dankon al la ĉina registaro pro la subteno al Italio en kontraŭbatalo al la epidemio kaj laŭdis la spertojn de Ĉinio kontraŭ la epidemio. Li diris: "Ĉinio baldaŭ sendos al Italio materialojn kaj teamon de medicinaj fakuloj. Ili estas la unuaj homoj en traktado de la nova koronviruso kaj havas riĉajn spertojn. Pro tio, mi tre dankas la ĉinan registaron."



Ankaŭ italaj mediatoj kaj retanoj jesis al ĉinaj spertoj. La 11an de marto, teamo de fakuloj sendita de la Societo de Ruĝa Kruco de Ĉinio vojaĝis al Italio kun medicinaj materialoj. Ansa kaj aliaj italaj novaĵagentejoj daŭre aperigas raportojn pri tio. Ili ĝenerale opinias, ke Italio bezonas spertojn el Ĉinio. Italaj retanoj dankas Ĉinion, dirante, ke longe daŭras la amikeco inter Italio kaj Ĉinio.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments