El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unuaj materialoj de Ĉinio por trakti lokustan katastrofon atingis Pakistanon

| 2020-03-12
Bookmark and Share

Laŭ raporto de la Ministerio de Agrikulturo kaj Kamparaj Aferoj de Ĉinio, la 9-an de marto, laŭ la pekina tempo, la unuaj materialoj donacitaj de Ĉinio por trakti lokustan katastrofon atingis flughavenon de Karaĉio, Pakistano. 


La unuaj materialoj de Ĉinio por trakti lokustan katastrofon atingis flughavenon de Karaĉio, Pakistano. 


En la 23-a de februaro la ministerio sendis al Pakistano labor-teamon por preventado kaj regado de lokusta katastrofo. Ili plenumis siajn taskojn kaj revenis al Ĉinio en la 5-a de marto. Laŭ la helpa plano inter la laborteamo kaj la pakistana flanko, Ĉinio sendos ankaŭ du grupojn da materialoj, kiuj atingos Pakistanon antaŭ la fino de aprilo por helpi la landon efike regi la katastrofon.


Estas raportite, ke meze de marto la ministerio sendos labor-teamon al landoj en Orienta Afriko por kune esplori kaj ellabori rilatajn rimedojn por trakti la lokustan katastrofon. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments