El Popola Ĉinio>头条新闻>

NAO: Falis la prezo de manĝaĵoj

| 2020-03-13
Bookmark and Share


Laŭ la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN (NAO), la prezo de tutmondaj manĝaĵoj unuafoje falis dum la lastaj kvar monatoj. La kialo estas, ke oni timas, ke la postulo pri manĝaĵoj malkreskos pro la epidemio. Donitaĵoj montras, ke en februaro la manĝaĵa prez-indico de NAO malpliiĝis je 1,0% kompare kun tiu en januaro. 


En februaro, la prez-indico de vegetala oleo malaltiĝis je 10,3% kompare kun tiu en januaro, la prezo de palmoleo falis pli multe kaj la prez-indico de cerealo falis je 0,9%.


En februaro la prez-indico de viando falis je 2,0% kompare kun tiu en januaro kaj tiu de laktaĵoj kreskis je 4,6%, ĉefe pro malkresko de lakta produktokvanto de Aŭstralio kaj apika kresko de fromaĝa prezo. Krome, pro limigo de loĝistiko, malrapidiĝas la importado de Ĉinio, la monde plej granda importanto de pulvorigita lakto, sekve la prezo de pulvorigita lakto iom malpliiĝis.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments