El Popola Ĉinio>头条新闻>

Esperantisto-volontuloj en Hubei, serioze trafita de la epidemio, ricevis protektaĵojn el alilokaj esperantistoj!

| 2020-03-13
Bookmark and Share

Hubei-a Esperanto-Asocio raportas en la provinco Hubei, serioze trafita de la epidemio de COVID-19: lastatempe kelkaj protektaj bezonaĵoj kontraǔ la nova koronviruso atingis esperantisto-volontulojn en la urboj Wuhan kaj Huangshi de Hubei-provinco. Ili estas donacitaj de ĉinaj esperantistoj el diversaj lokoj.


Esperantisto-volontuloj en Hubei


Inter la donacitaj objektoj estas krudmaterialoj por fari maskojn.


En februaro, respondeculoj de E-asocioj de la provinco Hubei ricevis mesaĝon de Zhao Yunfeng. En la mesaĝo li skribis, ke Zhang Jianmao kaj li komencis monkolektadon en WeChat-grupo por aĉeti protektajn necesaĵojn por subteni hubei-ajn esperantistojn batali kontraǔ la epidemio.


Ĝuste tiam, ni informiĝis, ke kelkaj membroj de E-asocioj de Wuhan kaj Huangshi servas kiel volontuloj en kvartaloj aǔ organizoj. Do, ni decidis doni la adresojn de tiuj esperantisto-volontuloj al la WeChat-grupo por ke grupanoj sendu objektojn al ili. Dankon pro la helpo de diverslokaj esperantistoj.


Raportis Hubei-a Esperanto-Asocio, Wuhan-a Esperanto-Asocio kaj Huangshi-a Esperanto-Asocio

Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments