El Popola Ĉinio>头条新闻>

MOS karakterizas eksplodon de COVID-19 kiel pandemion

| 2020-03-13
Bookmark and Share

Ĝenerala direktoro de MOS Tedros Adhanom Ghebreyesus (dekstre)


La Monda Organizo pri Sano (MOS) deklaris la 11an de marto, ke la eksplodo de COVID-19 povas esti karakterizita kiel "pandemio", ĉar la viruso disvastiĝas pli kaj pli tra la mondo.


Ĝenerala direktoro de MOS Tedros Adhanom Ghebreyesus diris en gazetara konferenco: "Ni tial faris la taksadon, ke la nov-koronvirusa malsano povas esti karakterizita kiel pandemio."


Tedros diris, ke MOS estas profunde maltrankvila pri la timigaj niveloj de disvastiĝo kaj severeco kaj ankaŭ pri la timigaj niveloj de senagado. Li urĝis la internacian komunumon komenci urĝan kaj aktivan agadon por bridi la pandemion.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments