【Facila Radio-programo】Malsanuleja roboto

| 2020-03-13
Bookmark and Share



Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


Malsanuleja roboto


En la 5-a de marto 2020, roboto komencis labori en la malsanulejo Leishenshan de la urbo Wuhan, en Ĉinio. La roboto povas libere turniĝi kaj moviĝi antaŭen aŭ malantaŭen, kaj memstare plenumas siajn farendaĵojn, kiel malinfektado kaj transportado de kuracaj materialoj. Ĝi faciligas la laboron de kuracistoj kaj flegistoj, kaj malaltigas la riskon de infektiĝo.


La roboto estas farita en la urbo Shenzhen, speciale por tiu malsanulejo. Ĝi povas funkciadi dum 8 horoj post unufoja ŝargado. Portante malinfektan skatolon, la roboto povas malinfekti apartigitajn areojn per malinfektaĵ-ŝpruca tekniko, kaj povas ankaŭ memstare ĝustigi la ŝprucilon laŭ malsamaj celobjektoj. La roboto ĉiutage malinfektas dufoje la malsanulejon, kaj kapablas malinfekti areon de 120 kvadrataj metroj en nur unu minuto, kio povas anstataŭi la laboron de kvar profesiaj malinfektistoj. Krome, la roboto ankaŭ estas "transportisto", kiu povas rapide transporti kuracilojn kaj aparatojn. Ĝi ankaŭ havas aliajn funkciojn, kiel voĉe anonci kaj memstare identigi homojn.


Infekti: Transigi malsanigajn mikrobojn.

Roboto: Aŭtomato kapabla obei difinitajn ordonojn kaj fari komplikajn taskojn.

Ŝargi: Enkonduki ian kvanton da elektro en korpon aŭ aparaton.

Ŝpruci: Rapide kaj forte eliĝi en fluo aŭ en gutoj.


Tiu estis la elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments