El Popola Ĉinio>头条新闻>

MOS forigas "oni ne devas uzi tradiciajn herbajn medikamentojn" en sia gvidilo

| 2020-03-16
Bookmark and Share


Laŭ mesaĝo el la oficiala Mikroblogo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) la 9-an de marto, la retejo de MOS deklaris forigon de la frazo "oni ne devas uzi tradiciajn herbajn medikamentojn" en rilataj gvidiloj. La kialo estas, ke la antaŭa esprimo estis tro ampleksa, kaj oni ne konsideris, ke multaj homoj uzos tradiciajn herbajn medikamentojn por trakti COVID-19. 


La kompleta teksto estas: 


Ekde la apero de COVID-19, MOS klopodas doni al la publiko informojn pri kiel oni distingas, antaŭzorgas kaj regas ĉi-tiun malsanon kaj respondi al publikaj zorgoj. La informoj estas publikigitaj en la retejo de MOS en ses oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ankaŭ regionaj kaj landaj oficejoj de MOS tradukis la informojn en lokajn lingvojn por diskonigo. 


Ĉar sciencaj pruvoj rilataj al la epidemio daŭre ĝisdatiĝas kaj la publiko konstante faras novajn demandojn, MOS regule novigas la gvidilojn sur diversaj platformoj, inkluzive de interagaj amaskomunikiloj kaj la rubriko "Oftaj Demandoj" en la oficiala retejo de MOS.


En la paĝo "Oftaj Demandoj", ni listigis iujn aferojn, kiujn oni devas kaj ne devas fari. Pli frua versio sugestis, ke oni ne devas uzi tradiciajn herbajn medikamentojn.


La decido pri forigo de ĉi tiu enhavo estis farita en redakta kunveno de la Grupo pri Novaĵoj kaj Risk-diskonigo okazinta en la ĉefsidejo de MOS en la 4a de marto. La kialo kuŝas ĉefe en tio, ke la antaŭa esprimo estis tro ampleksa, kaj oni ne konsideris, ke multaj homoj uzos tradiciajn herbajn medikamentojn trakti COVID-19. 


La supre menciita esprimo estis forigita en la ĉin-lingva paĝo la 6-an de marto, en la anglalingva la 7-an, kaj en la paĝoj de la ceteraj oficialaj lingvoj de UN la 8-an. La paĝoj ne estas ĝisdatigitaj sinkrone, ĉar la teamo bezonas tempon por redakti ĉiujn paĝojn.


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments