El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konstruado de sportejoj por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj progresas enorde

| 2020-03-17
Bookmark and Share


En la distrikto Yanqing de Pekino, Ĉinio, oni aktive laboras en la konstruejo por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Nuntempe rekomenciĝis laŭorde la konstruado de 24 el la 25 sportejoj en Pekino. 


"Ni havas memfidon kaj kapablon plenumi la konstruajn taskojn de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj laŭplane dum la batalado kontraŭ la epidemio," diris rilata respondeculo de la Pekina Oficejo por Gravaj Projektoj. Li diris ankaŭ, ke la granda halo por rapida sketado, alinome "Glacia Rubando", kune kun "Birda Nesto" kaj "Akva Kubo" formos simbolan sportejaron de Pekino, la unua urbo de la Someraj kaj Vintraj Olimpikoj en la mondo. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments