El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis raporton pri malobservo de homaj rajtoj en Usono en 2019

| 2020-03-17
Bookmark and Share


La 13an de marto, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis Raporton pri Malobservo de Homaj Rajtoj en Usono en 2019.


Kun 20 mil ĉinaj ideogramoj, la raporto konsistas el prefaco, nominalaj rajtoj civila kaj politika, manko de baza garantio por rajtoj ekonomia kaj socia, molesto kaj forpuŝo al minoritataj etnoj, severaj diskriminacio kaj perforto kontraŭ virinoj, malfacilaj vivkondiĉoj de malfortaj grupoj, malhumana traktado kontraŭ enmigrintoj kaj senbrida treto al alilandaj homrajtoj.


La raporto montras, ke prenante mallarĝan komprenon pri homaj rajtoj kiel kadron kaj kernajn interesojn de monda regado kiel normon, Usono faras jaran raporton pri homrajtoj de aliaj landoj surbaze de materialoj el onidiroj. Usono arbitre distordas kaj bagateligas la homajn rajtojn de iuj landoj kaj regionoj, kiuj ne konformas al ĝiaj strategiaj interesoj, kaj fermas siajn orelojn kaj okulojn al siaj longdaŭraj, sistemaj kaj grandskalaj malobservoj de homaj rajtoj en sia propra teritorio.


La raporto diras, ke Usono estas la lando kun la plej serioza pafil-perforto en la mondo. En 2019 okazis 415 grandaj paf-akcidentoj en Usono, preskaŭ pli ol unu tage, kaj entute 39 052 homoj mortis pro tio.


La raporto opinias, ke por konservi la internacian hegemonion, Usono sekvas unuflankismon, senbride tretas homajn rajtojn de aliaj landoj kaj piedpremas la internaciajn ordon kaj sistemon centritajn en celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN. Usono "retiriĝas" el internaciaj konvencioj, "rompas" traktatojn, malobservas internacian respondecon kaj skuas la fundamenton de tutmondaj reciprokaj konfido kaj kunlaboro. Ĝi ofte "alprenas sankciojn" aŭ "lanĉas militojn" kontraŭ aliaj landoj, kio kaŭzas kaoson kaj malhumanajn katastrofojn en multaj lokoj de la mondo.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments