El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kial Ĉinio sukcesas en la batalo kontraǔ la epidemio de COVID-19?

| 2020-03-17
Bookmark and Share

En la 16-a de marto, la E-sekcio de El Popola Ĉinio ricevis mesaĝon transenditan de s-ro Peng Zhengming (Trigo), lia Hungara amiko Gabor demandis lin: “Kiam mi rigardis la mondan situacion rilate al la koronvirusa epidemio en la retpaĝo https://www.worldometers.info/coronavirus/, mi konstatis, ke en Ĉinio okazis mirakla sukceso. Malgraǔ la fakto, ke tie pli ol 80 mil homoj estis infektitaj de COVID-19, tamen tie estis nur 5 novaj malsanuloj hieraǔ, kaj nur 22 hodiaǔ. Tio montras, ke en Ĉinio la epidemio preskaǔ finiĝis kaj tio estas mirakla sukceso. Ĉu vi scias la kialon? ”



Li faris jenan demandon: kiel Ĉinio povas tiel sukcese solvi la problemon de la epidemio? 


Ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano (MOS), Tedros Adhanom, diris, ke la epidemio de COVID-19 jam aperas en pluraj landoj, kaj la minaco de la tutmonda pandemio "fariĝis tre reala". Li diris, ke kvankam la situacio estas severa, la epidemio estos "la unua bridebla pandemio en la historio. Plej fundamente estas, ke ni ne lasas la viruson senbride propagiĝi." Li diris: "Ni havas grandegan avantaĝon. La decidoj faritaj de ni -- registaroj, entreprenoj, komunumoj, familioj kaj individuoj -- povas efiki sur la epidemion."


Kaj tio estas ĝuste kion Ĉinio faris: centra kaj lokaj registaroj, entreprenoj, komunumoj, familioj kaj individuoj.


REGISTARO:


La centra registaro de Ĉinio faris la plej altan decidon, kaj la aranĝojn sekvis lokaj registaroj. Tiel, la tuta lando sendis 42 mil kuracistojn kaj flegistojn el diversaj lokoj de Ĉinio al Hubei, centro de la epidemio, por kontraŭbatali la malsanon. Ili ludis gravan rolon en savado de vivoj.


Sen la registaro, oni ne povus tiom rapide finkonstrui la portempajn hospitalojn Huoshenshan kaj Leishenshan, nek transformi stadionojn kaj aliajn konstruaĵojn en portempan hospitalon por la infektitoj de COVID-19.


Samtempe, ĉina registaro adoptis serion da rimedoj, inkluzive de limigo de trafiko inter provincoj kaj urboj, fermita administrado de kvartaloj kaj plifortigo de kontrolado pri en- kaj elirantoj, malpermeso al amaskunvenoj, ktp.


Dum la fermado, lokaj registaroj publikigis multajn politikojn por provizi lokanojn per sufiĉe da nutraĵoj. La centra registaro sendis multajn materialojn el la tuta lando al Hubei por subteni la provincon en la batalo kontraǔ la epidemio.


ENTREPRENOJ:


Por kontentigi la mankon de maskoj, protekt-kostumoj kaj similaj materialoj, pluraj kompanioj ekproduktis medicinajn materialojn, ekzemple Sinopec, aǔto-kompanioj SGMW kaj BYD, elektronik-produkta firmao Foxconn. Tion faris ankaǔ kompanioj pri vestoj, teksaĵoj, bebkulotoj.


Iuj alt-teknikaj entreprenoj faras siajn proprajn kontribuojn en la kampoj de artefarita inteligenteco, 5G, robotoj, analizo de granda datumaro kaj blokĉeno. Artefarit-inteligentecaj kompanioj produktis febro-kontrolan sistemon per senkontakta kaj aŭtomata atentigilo. Robotoj moviĝas en hospitaloj, ili donas medicinajn konsilojn, liveras medikamentojn aŭ manĝaĵojn, gvidas homojn, malinfektas lokojn, kontrolas korp-temperaturon de pacientoj kaj faras aliajn ripetajn laborojn. Tio reduktas ŝarĝon sur medicinistoj. Same, kun datumbazo de 1,6 miliardoj da saĝtelefonoj de Ĉinio, ĉinaj telekomunikaj kompanioj povas koni homfluojn en provincoj kaj urboj. Tiuj datumoj helpas lokajn registarojn antaŭvidi direkton de epidemia propagiĝo kaj alpreni rimedojn.


Ĉe alia flanko, pro la epidemio, homoj restas hejme, kaj multaj restoracioj en Ĉinio estas fermitaj portempe. Samtempe mankas laborantoj en superbazaroj, sekve kelkaj restoracioj kaj superbazaroj kunlaboras: superbazaroj dungas la laborantojn de restoracioj. Tio estas multflanke profita afero.


KOMUNUMO:


Miloj da volontuloj laboras en urboj de Ĉinio, kiam la distriktoj estas fermitaj, ili ludas gravan rolon en kontrolado, servado kaj aliaj laboroj. Ekzemple, la urbanoj de Wuhan malofte eliras el sia domo. Sed tiuj loĝantoj, kiuj havas kronikajn malsanojn, bezonas medikamentojn ĉiutage, do, ili povas prezenti siajn postulojn pri medikamentoj al la komunumo, kiu aranĝas laborantojn aŭ volontulojn por aĉeti medikamentojn por ili. Ankaǔ la disdonado de nutraĵoj estas tia: laboristoj kaj volontuloj alportas legomojn al loĝantoj aǔ al familioj en kvaranteno.


PERSONOJ:


Ĉinoj ludas sian rolon en familio. La epidemio eksplodis dum la Printempa Festo, la plej grava festo en Ĉinio. Por gardi sin kaj la sanon de aliuloj, ĉinoj restadis hejme malgraǔ la kutimoj dum la festado, kiuj estas kolektiviĝi, kunmanĝi, vojaĝi ktp. Dum la hejmrestado, homa vivmaniero rapide ŝanĝiĝas al la interreta: perinterretaj laborado, studado, amuziĝo, korpo-ekzercado... ĉio utilas por kreemaj homoj altigi vivefikecon kaj malenuiĝi.


Pri la kontribuo de ĉinoj, fremdlandanoj eble povas pli trafe diri. Marco, germana instruisto loĝanta en Ĉinio, parolis pri la agadoj, kiuj lin impresis: plejparto de ĉinoj priatentas kaj konas la epidemion kaj aktive sekvas rilatajn metodojn por kontraŭbatali ĝin. Tion oni ŝuldas al la ĉina registaro pro ĝiaj ĝustaj kaj malfermaj informoj. Por bridi propagiĝon, ĉinoj surportas maskojn kaj ricevas kontrolon pri korpa temperaturo en publikaj lokoj, kaj fermo de lernejoj estas grava rimedo por preventado kaj bridado de la epidemio.


Antaǔ nelonge, Bruce Aylward, eksterlanda gvidanto de la Komuna Misio de MOS kaj Ĉinio pri COVID-19 kaj supera konsilisto de la ĝenerala direktoro de MOS, diris: “La ĉina metodo por preventado kaj bridado de la epidemio estas sukcesa. Kunagado de registaro kaj popolamaso evitis kaj preventis propagiĝon de la viruso inter kelkdek miloj kaj kelkcent miloj da homoj. ”


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments