Kiom danĝera estas COVID-19?

| 2020-03-18
Bookmark and Share


Multaj homoj primokas la pandemion pri COVID-19. Ili atentas pri la malalta procento de mortintoj, inter 0.5% kaj 3.5%, kaj la mildaj simptomoj, similaj al tiuj de gripo, en pli ol 80% de la infektitoj, por aserti, ke la malsano ne estas danĝera. Multaj homoj kredas, ke COVID-19 estas minaco nur por maljunuloj kaj pacientoj kun kronika malsano, kaj taksas la ĉesigon de lernejaj klasoj kiel senefika rimedo, ĉar risko por infanoj estas minimuma.


La datumoj menciitaj supre estas ja veraj, sed tio ne signifas, ke COVID-19 ne estas danĝero. Por kompreni la kialon, la supra grafikaĵo estas tre utila, ĝi estis unue publikigita de Rosamund Pierce en la gazeto The Economist, sekve la fakulo pri publika sano Drew Harris plibonigis ĝin.


Sur la grafikaĵo estas du gaŭsaj kurboj, kiuj estas gravega probablodistribuo uzata en pluraj kampoj. Sciencistoj delonge scias, ke epidemioj kutime sekvas tiun modelon, sekve epidemiologoj kaj aliaj fakuloj povas uzi ĝin por antaŭvidi la evoluon de la epidemio, kiom da homoj estos infektitaj, kiom da tempo ĝi daŭros, ktp.. Eblas facile konstati la kaŝitan danĝeron de COVID-19: la saturiĝo de sansistemo.


Sen alprenado de rimedoj kontraŭ epidemio, la epidemio nature alvenas al la fino, sed, kiel montrite en la grafikaĵo, ĝi infektas multegon da homoj en mallonga tempo, kiuj bezonas kuracadon samtempe kaj sansistemo kolapsas: mankas medicinistoj, litoj, aparatoj, kuraciloj. En tia situacio, kreskadas la nombro de mortoj facile eviteblaj sub normalaj kondiĉoj. Ekzemple, homo, kiu havis korinfarkton aŭ suferis akcidenton, povas ne ricevi sufiĉe rapidan kuracadon, ĉar kuracisto havas tro da pacientojn por prizorgi; paciento riskas ne ricevi kuracilon, ĉar ĝi mankas; ne estas lito aŭ aparato por paciento grave malsana.


La grafikaĵo bone klarigas la efikon de la rimedoj alprenataj de registaroj tutmonde: la celo estas malrapidigi la propagiĝon de la viruso por malaltigi la kulminon de la gaŭsa kurbo. Tiel oni evitas tro ŝarĝigi la sansistemon kaj eblas savi pliajn vivojn.


Nek la nuna situacio en Italio, nek la granda malfacilo de Ĉinio por bridi la epidemion en la urbo Wuhan, estis sufiĉaj por konsciigi kelkajn homojn pri la danĝero. Mi esperas, ke per atenta analizo de la supra grafikaĵo, homoj kapablos kompreni pli bone la gravecon de COVID-19 kaj kontribuos por bremsi la epidemion. En malfacila momento ni devas unuiĝi kaj kunlabori por trapasi la malfacilaĵojn.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: G1


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments