El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio: jam pasis la pinto de la nuna epidemio en Ĉinio

| 2020-03-18
Bookmark and Share


La 12-an de marto en la gazetara konferenco de la Mekanismo de Komuna Preventado kaj Regado de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio oni raportis, ke la 11-an de marto en Wuhan estas 8 nove konfirmitaj kazoj de COVID-19, kaj la nombro de novaj kazoj falis al kelkaj. Aliaj urboj en Hubei ne havas novan konfirmitan kazon dum unu semajno. Krom la provinco Hubei, en aliaj partoj de Ĉinio estas 7 novaj kazoj, inter kiuj 6 estas el eksterlando. Mi Feng, proparolanto de la Nacia Komisiono pri Sano, diris, ke jam pasis la pinto de la nuna epidemio en Ĉinio, la nombro de novaj kazoj daŭre malpliiĝas kaj restas relative malgranda.


Yuan Lin, estro de la Centro por Medikament-Taksado de la Nacia Administracio pri Medicinaj Produktoj de Ĉinio (NAMP) diskonigis, ke ĝis la 11-a de marto, laŭ la rilata proceduro, NAMP aprobis 16 testilojn de COVID-19, inkluzive de 10 testiloj de nuklea acido kaj 6 de antikorpoj. La ĉiutaga kapablo por produkti testilojn de nuklea acido atingis 2,6 milionojn, kaj tiu por produkti testilojn de antikorpoj atingis unu milionon. Tio pliigis provizadon de testiloj de COVID-19 kaj kontentigis postulon pri preventado kaj bridado de la epidemio. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments