El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Letero de Chen Haosu al Renato Corsetti

| 2020-03-18
Bookmark and Share

Estimata sinjoro Renato Corsetti,


Mi estas eksprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo. En la 89a UK en Pekino, julie 2004, mi havis grandan honoron konatiĝi kun vi. Ĉe la jarcenta kruciĝo ni kune atestis disvolvadon de Esperanto-movado en la tuta mondo.


Malfeliĉe furioziĝas tutmonde la epidemio de COVID-19. Mi informiĝis, ke ankaŭ via patrujo, Italio, nun suferas la epidemian atakon, kaj la situacio estas tre malbona. Tio min multe maltrankviligas. Per tiu ĉi letero mi esprimas mian simpation al vi kaj malnovaj amikoj de Esperanto-movado, kaj esperas, ke vi estos liberaj de infektiĝo, tenos vin sanaj, travivos la katastrofon kaj sane kaj ĝoje iros al estonteco.



Estiĝo kaj disvastiĝo de tiu ĉi epidemio donas al ni profundan penson. La homaro ja estas en la komuna komunumo: unu prosperas, aliaj esperas; unu disfalas, aliaj malfacilas. Do ni devas unuiĝi kaj kune agadi kontraŭ malfacilo, kaj nur tiel ni povos gajni belan morgaŭon de komuna progreso. Ĉinio estas la unua lando atakita de la epidemio, kaj post penado ĝi bridas la malsanon. Ĉinio rigardas la suferon de tiuj landoj trafataj de COVID-19 kiel sian kaj sentas tion, kion ili travivas nun. Mi elkore deziras, ke la itala popolo unuiĝu kaj kiel eble plej baldaŭ venku la katastrofon. Ni, esperantistoj, kun la ideo pri unuiĝo de la homaro, jam de multaj jaroj oferis siajn fortojn por la amo kaj solidareco inter ĉiuj popoloj, kaj nature faras aktivan rolon en tiu ĉi batalo. Ĉi tie mi, esperantisto, refoje esprimas al vi miajn saluton kaj bondeziron.


Mi atendas renkontiĝi kaj konversacii kun vi en universalaj kongresoj aŭ aliaj okazoj; pli bone se estos en Pekino. Mi kredas, ke ŝanco de ni esperantistoj estas bona same kiel la komuna estonteco de la homaro. Ni certe vidos la tagon, en kiu ni kunvenos en la suno de venko. Ni atendas alvenon de la gloro, post sennombraj klopodoj.


Sincere via,


Chen Haosu

La 14an de marto, 2020, Pekino


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments