El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉiuj pasaĝeroj el aliaj landoj al Pekino estas kvarantenigitaj por 14 tagoj

| 2020-03-19
Bookmark and Share


Laǔ raporto, por efike eviti propagiĝon de COVID-19 kaǔzitan de homoj el aliaj landoj, ekde la 16-a de marto, ĉiuj, kiuj atingis Pekinon de aliaj landoj, estas aranĝitaj en observejoj por 14-taga kvaranteno. 


La nova Internacia Ekspozicia Centro funkcias kiel portempa akceptejo de la alvenintaj pasaĝeroj, kiuj ne febras nek tusas. Tiuj, kies celloko estas Pekino, estos transportitaj al observejoj de Pekino por 14-taga kvaranteno, kaj aliaj, kies cellokoj estas aliaj provincoj kaj municipoj, al koncernaj provincoj kaj municipoj.


En la centro oni povas uzi 5 lingvojn, nome, la ĉina,  angla, korea, japana kaj rusa.


Dum kvaranteno oni devas mem pagi la kostojn.


Laǔ raporto, tiuj, kiuj mensogas, kaŝas staton de la malsano aǔ kaǔzis propagiĝon de la epidemio, estos punataj laǔleĝe kaj registritaj en kredit-sistemo.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments