El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio alprenis kontraŭrimedojn al limigaj rimedoj kontraŭ ĉinaj mediatoj en Usono

| 2020-03-20
Bookmark and Share


La 18an de marto Ĉinio aperigis deklaron pri kontraŭrimedoj al limigaj rimedoj kontraŭ ĉinaj mediatoj en Usono.


La deklaro klarigas, ke dum la lastaj jaroj, la usona registaro maljuste restriktis la laboron de ĉinaj mediatoj kaj personaro en Usono, intencante malfaciligi iliajn normalajn raportajn taskojn, kaj submetis ilin al pliiĝanta diskriminacio kaj politike motivita subpremo.


En decembro 2018, Usono ordonis, ke iuj ĉinaj mediataj organizoj en Usono registriĝu kiel "fremdlandaj agentoj". En februaro 2020, ĝi difinis kvin ĉinajn mediatojn en Usono kiel "eksterlandaj misioj" kaj starigis plafonon por limigi la nombron de iliaj dungitoj, efektive forpelante ĉinajn ĵurnalistojn el Usono.


La deklaro informas, ke tia indigniga traktado instigis fortajn protestojn de Ĉinio. Ĉinio firme kontestis kaj forte kondamnis la usonan agon, kaj emfazis sian rezervitan rajton respondi kaj alpreni reagojn. Ĉinio per ĉi tio anoncas jenajn rimedojn, tuj validajn:


Unue, responde al la usona difino de kvin ĉinaj mediatoj kiel "fremdlandaj misioj", Ĉinio postulas, en spirito de reciprokeco, ke la ĉinaj filioj de la usonaj mediatoj Voice of America, The New York Times, The Wall Street Journal, The Washington Post kaj Time skribe deklaru informojn pri siaj personaro, financo, operacio kaj nemoveblaĵoj en Ĉinio.


Due, responde al Usono, kiu malpliigis la nombron de dungitaro de ĉinaj mediatoj en Usono, kio estas nepublika elpelo, Ĉinio postulas, ke ĵurnalistoj de usona civitaneco, kunlaborantaj kun The New York Times, The Wall Street Journal kaj The Washington Post, kies gazetaraj akreditaĵoj devas eksvalidiĝi antaŭ la fino de 2020, sciigu la Departementon pri Informado sub la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en kvar kalendaraj tagoj ekde la 18a de marto, por ke ili redonu siajn raportistajn kartojn ene de 10 kalendaraj tagoj. Ili ne rajtas plu labori kiel ĵurnalistoj en la Ĉina Popola Respubliko, inkluzive de ĝiaj specialaj administraj regionoj de Honkongo kaj Makao.


Trie, responde al la diskriminaciaj limigoj, kiujn Usono trudis al ĉinaj ĵurnalistoj koncerne al vizo, administracia revizio kaj raportado, Ĉinio adoptos reciprokajn rimedojn kontraŭ usonaj ĵurnalistoj.


La deklaro informas, ke la supre menciitaj rimedoj estas tute necesaj kaj reciprokaj kontraŭrimedoj, ĉar Ĉinio estas devigita reagi al la maljusta subpremo, kiun spertas la ĉinaj mediatoj en Usono. Tio estas laŭleĝa memdefendo en ĉiuj sencoj.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments