El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fakulo de MOS: La striktaj rimedoj de la ĉina registaro protektis kelkcent milojn da ĉinoj

| 2020-03-20
Bookmark and Share

La 4-an de marto, la usona ĵurnalo The New York Times publikigis intervjuon kun Bruce Aylward, estro de fakul-grupo de la Monda Organizo pri Sano al Ĉinio. En la intervjuo li diskonigis preventadon kaj bridadon de la epidemio en Ĉinio.  


Li diris: “La striktaj rimedoj de la ĉina registaro protektis kelkcent milojn da ĉinoj”.


Li faris komparon pri diferenco inter Ĉinio kaj Usono en testado de la viruso: en ĉinaj hospitaloj, komputilizita tomografo ĉiutage servas 200 fojojn, 5-10 minutoj ĉiu-foje, kaj en tiuj de okcidentaj landoj la tomografo servas 1-2-foje ĉiu-hore.


Ĉinio povas plenumi testadon de polimer-ĉena reakcio en 4 horoj. Antaǔ nelonge, por la testado Usono devis sendi rilatajn specimenojn al la urbo Atlanta.


Aylward ankaǔ faris komparon pri kurac-kosto, multe atentata de usonanoj. La ĉina registaro deklaris, ke la infektitoj senpage ricevas testadon kaj kuracadon.


Aylward opinias, ke usona sistemo de malsan-asekuro havas "baraĵon en rapideco". La alta kosto por testado kaj kuracado prokrastas kuracadon kaj malutilas al bridado de la epidemio.


Krome, Aylward menciis aliajn rimedojn kiujn Ĉinio alprenas por preventi kaj bridi propagiĝon de la epidemio, inkluzive de “hejme kvaranteno”, “limigo de trafikoj”, “fermo de lernejoj” ktp..


En la fino de la intervjuo, la ĵurnalisto de The New York Times demandis: "Tiuj rimedoj estas nepreneblaj en Usono, ĉu ne?”


Pri tio, Aylward respondis: “(Kelkaj okcidentaj) ĵurnalistoj opinias, ke homoj sekvas tiujn rimedojn pro sia timo al la registaro”, tamen la fakto ne estas tia laǔ ordinaraj ĉinoj, kiujn mi renkontis en hoteloj kaj vagonoj kaj sur stratoj. 


Aylward diris, ke Ĉinio tutlande faras preparon por batali kontraǔ la epidemio, "Ĉinoj havas la fortan konvinkon 'ni devas helpi Wuhan' kaj ne opinias, ke 'Wuhan suferigas nin'. Aliaj provincoj sendis al Wuhan 40 mil medicinistojn, multaj el kiuj estas memvolaj."   


“Medicinistoj estas mobilizitaj kvazaǔ por trakti militon kaj ili tion faris pro la timo al la viruso. Ili kredas, ke ili estas en la fronto de la batalo kontraǔ la epidemio kaj ilia agado protektas homojn en aliaj regionoj de Ĉinio kaj eĉ tiujn en la tuta mondo.”


Redaktoro: Gao Shuyuan



FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments