El Popola Ĉinio>头条新闻>

COVID-19 kaj la Diplomatia Krizo inter Brazilo kaj Ĉinio

| 2020-03-25
Bookmark and Share

Dum la lastaj tagoj malĝojigaj novaĵoj venis el Italio. Komence de la semajno la mondo ŝokiĝis pro giganta nekrologo sur loka ĵurnalo, kaj meze de la semajno, la ĵurnalo La Reppublica publikigis foton multe pli kortuŝan: multaj kamionoj de itala armeo enviciĝas surstrate en Bergamo. Ili transportas kadavrojn por kremacio en aliaj lokoj, ĉar tie mortis tiom da homoj, ke saturiĝis tombejaj, kremaciaj kaj funebraj servoj.


Kamionoj de itala armeo transportas kadravrojn el Bergamo


Tiu katastrofo okazas en Italio, lando disvolviĝinta, kun bonkvalitaj publikaj servoj kaj popolo sufiĉe klera por konscii pri la graveco de la situacio kaj ĝuste alpreni rimedojn por eviti katastrofon. Komence de februaro, kiam mi estis en Brazilo, mi estis informita, ke Italio decidis malpermesi ĉiujn flugojn el Ĉinio, ekstrema rimedo kiun malmultaj landoj alprenis tiam. Tio atestas, ke sufiĉe frue italaj aŭtoritatoj akompanis la evoluon de la epidemio en Ĉinio kaj prepariĝis por tiu ĉi momento.


Funkciuloj de malsanulejo agadas por konsciigi la popolon en Brazilo: “Ni estas ĉi tie por vi. Bonvole restu hejme por ni”


Mi antaŭvidas situacion eĉ pli malbonan por Brazilo. Unue, la lando jam suferas du aliajn epidemiojn: dengo kaj flava febro. Due, al brazila sansistemo mankas kuracistoj, aparataro, materialoj, ktp., kaj registaro draste malaltigis la buĝeton pri sano. Trie, mankas klara nacinivela strategio kaj nacia kunordigo por efike regi la epidemion.


Dum la lastaj du semajnoj novaĵoj el brazilo estas alarmigaj: multaj brazilanoj opiniis, ke COVID-19 ne rilatas al ili kaj prifajfas ĝin. Aliaj asertas, ke ĝi estas “nur gripo” (ne estas, kaj grave malsanaj pacientoj disvolvas pneŭmonion kiu povas limigi sian spirkapablon, kaj kies longdaŭra efiko sur homa sano estas ankoraŭ nekonata). Estas ankaŭ aliaj, kiuj kredas en stultaĵoj disigitaj en interreto, kelkaj kun rasisma aŭ ksenofobia enhavo, inter ili tiuj kiuj kulpigas Ĉinion pri la pandemio. Multaj el tiuj homoj estas tre malkleraj kaj ne havis aliron al bona edukado, ili naive kredas en stultaĵoj kaj ne imagas la konsekvencojn de siaj agoj. Ĉi-semajne brazilanoj komencis morti pro COVID-19 kaj tiuj homoj komencas kredi en la faktoj.


Brazila prezidanto ignoris kvarantenon kaj iris al manifestacio de siaj apogantoj la 15-an de marto. Kelkaj partoprenantoj de tiu manifestacio estis testitaj pozitive por COVID-19.


Post kiam altranguloj de brazila registaro estis testitaj pozitive por COVID-19, la prezidanto estis enmetita en kvaranteno, sed diversfoje estis fotita sen masko inter aro da homoj, kaj kreskas kritikoj de brazilaj fakuloj pri sano kaj politiko al la manko de klara strategio de brazila registaro por preventi la epidemion kiu komenciĝas en la lando. Urbestroj kaj guberniestroj klopodas, sed ili ne povas nek rajtas entrepreni nacian agadon por identigi kiel la epidemio disiĝas tra la lando kaj alpreni specifajn rimedojn kontraŭ ĝi. Ĉinio faris tion per modela kunlaboro inter diversnivelaj registaroj, telefonkompanioj, grandaj datumaroj kaj sciencaj organizoj. Ĉina helpo al Brazilo ŝajnas al mi esenca por ke Brazilo sukcesu venki la epidemion.


Pro mia profunda rilato kun la popoloj de Brazilo kaj Ĉinio, mi sentis koleron post legi, ke deputito Eduardo Bolsonaro, filo de brazila prezidanto, en tiu ĉi tikla momento faris akrajn kritikojn kaj maljustajn akuzojn al Ĉinio. Mi ankaŭ legis la reagojn de ĉina ambasado en Brazilo kaj de Yang Wanming, ĉina ambasadoro en Brazilo, kaj mi absolute konsentas kun liaj vortoj. Estas grave informi al ĉinaj amikoj, ke plejparto de la brazila popolo riproĉas la konduton de la deputito kaj volas profundigi rilatojn kun Ĉinio.


Ĉina ambasadoro riproĉas deputiton Eduardo Bolsonaro: "Viaj vortoj insultas Ĉinion kaj la ĉinan popolon"


Prezidanto de brazila parlamento, Rodrigo Maia, nome de la brazila popolo pardonpetis al Ĉinio kaj riproĉis la konduton de Eduardo Bolsonaro. Sekvis lin brazila vic-prezidanto, Hamilton Mourão: "Li ne reprezentas la registaron". Ankaŭ brazilaj amaskomunikiloj multe kritikas la pozicion de Bolsonaro kaj substrekas, ke Ĉinio estas la plej grava komerca partnero de Brazilo kaj ankaŭ la lando plej kapabla helpi Brazilon en la nuna momento.


Ĵurnalisto Luis Nassif atentis pri tio, ke preskaŭ ĉiuj landoj estas en bezono de kuraciloj, testiloj, maskoj, ktp., kaj melpermesas eksporton de tiuj materialoj, kiujn Brazilo certe bezonos. Ĉinio, aliflanke, rapide reorientigis sian industrion reage al la epidemio kaj estas la nura lando, kiu nuntempe kapablas provizi tiujn materialojn al aliaj, kaj nuntempe helpas aliajn landojn en la batalo kontraŭ COVID-19.


Miguel Nicolelis, unu el la plej elstaraj brazilaj sciencistoj, substrekis, ke Ĉinio adoptis efikajn rimedojn por malfruigi la disiĝon de COVID-19 al eksterlando kaj samtempe diskonigis informojn al aliaj landoj. Per tiu agado, Ĉinio donis valorajn tempon kaj sciojn al aliaj landoj, kiuj permesis al ili sin prepari por tiu ĉi momento. En epoko de tutmondiĝo, nova malsano fariĝas tutmonda problemo kaj estas senutile kulpigi iun landon.


Brazilanoj sin organizas por kontraŭbatali la viruson: homoj sin anoncas por servi siajn maljunajn najbarojn, por ke ili ne iru eksteren.


Laŭ prof-ro pri eksteraj rilatoj Oliver Stuenkel, de Fondaĵo Getúlio Vargas (FGV), Eduardo Bolsonaro intence kreis polemikon por ŝanĝi la fokuson: homoj kritikas la mankon de strategio de brazila registaro kontraŭ COVID-19, do li kulpigas Ĉinion pri la epidemio, por ke homoj koleriĝu kontraŭ io ekster Brazilo.


Post legi pri la bedaŭrinda akuzo de brazila deputito kontraŭ Ĉinio, mia unua reago estis kontakti la sinologon Evandro Carvalho, ankaŭ de FGV, kaj demandi lin pri la situacio. En lia respondo, li speciale bedaŭris la fakton, ke tio okazas ĝuste kiam Brazilo plej bezonas helpon de Ĉinio.


Brazilanoj sentas sin postlasitaj kaj protestas el siaj balkonoj


Mi denove rigardis la foton de la kamionoj en Bergamo kaj imagis la tragedion kiu baldaŭ povas okazi en Brazilo. La popolo ekpanikas, kaj ekde la 18-a de marto homoj protestas sur balkonoj de siaj loĝejoj kontraŭ la prezidanto. Verŝajne la kritikoj de lia filo al Ĉinio estas reago al tiuj protestoj. Sed estas jam malfrue: Brazilo riskas fariĝi alia Bergamo kaj nur Ĉinio povas helpi ĝin. Nome de la longa amikeco inter ambaŭ popoloj mi pledas, ke Ĉinio konsideru helpi Brazilon surbaze de la sufero de la brazila popolo, ne de nerespondecaj vortoj de unuopulo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto

Surbaze de informoj el pluraj brazilaj amaskomunikiloj




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments