El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mesaĝo de Ĉina Esperanto-Ligo al Itala E-Asocio

| 2020-03-25
Bookmark and Share


Estimataj samideanoj de Itala E-Asocio,


Lastatempe ni informiĝis el televido kaj interreto, ke propagiĝas la epidemio de COVID-19 en Italio kaj pluraj landoj, kaj la situacio estas danĝera. La senkora viruso komencis ataki niajn amikojn. Ni ĉinaj esperantistoj, kiuj kontraŭbatalas la epidemion, havas la saman senton kiel la vian kaj maltrankviliĝas pri via bonfarto. En la nomo de ĉinaj esperantistoj, mi esprimas profundan simpation al italaj esperantistoj. Mi deziras, ke la itala popolo precipe italaj esperantistoj plej baldaŭ venku la epidemion kaj malfacilojn.


Ekde la Printempa Festo ĉi-jare Ĉinio lanĉis kampanjon kontraŭ la epidemio. En tiuj malfacilaj tagoj ni ricevis salutojn, prizorgojn kaj subtenojn el E-organizoj kaj individuoj el diversaj landoj inkluzive de tiuj de Italio. Ili donas al ni varmon, forton kaj fidon. La epidemio en Ĉinio estas ĝenerale regata danke al klopodoj el ĉiuj flankoj. Ni esperas, ke niaj spertoj en la traktado de la epidemio povos helpi Italion, kaj tio povas esti plej granda konsolo por ni.


La viruso estas nia komuna malamiko. Nun Ĉinio kaj Italio kune laboras, kaj mi kredas, ke ni povos plej rapide venki la viruson. Ni atendas ĉiutage ricevi vian novaĵon pri pliboniĝo de la situacio kaj deziras renkontiĝi kun vi en Montrealo.


Chen Shi

Konstanta vicprezidanto de ĈEL

La 25a de marto, 2020




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments