El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Nigra cigno" aŭ "griza rinocero"? "Depresio de Trump" venas al Usono

| 2020-03-26
Bookmark and Share


En pli ol dek tagoj en marto la usona bilomerkato travivis kvarfoje "epopean fandiĝon de sekurplumbo". La iam nomata fenomeno "pompo de Trump" foriras, kaj venas "depresio de Trump", kiu havas kvin aspektojn.


La unua aspekto estas, ke paniko pri merkato altiĝas. Kontinua "fandiĝo de sekurplumbo" estas rara historie. Mekanismo de aŭtomata haltigo multfoje sukcesis en forta fluktuado de borsokurzoj, tamen ĉi-foje ĝi ne povas bremsi la falon de akcioj.


La dua estas, ke vivnivelo de homoj falas. Usona ministro pri financo Steven Mnuchin avertis, ke senlaboreco eble altiĝos ĝis 20% dum regreso de la usona ekonomio.


La tria estas, ke socio draste apartiĝas. En septembro 2019 Daniel Markovits, profesoro el Jura Lernejo sub Yale-Universitato, eldonis la libron Kaptilo de Elitismo, kiu furoris en Usono. La libro emfazas, ke elitismo solidigas la socian hierarkion de Usono kaj intensigas la socian konkurencon, kio daŭrigas la socian apartiĝon.


La kvara estas, ke la politika reputacio de la registaro estas detruita. En frua februaro Richard Burr, prezidanto de la Informa Komitato de senato kaj respublikano de Usono, diris al la publiko, ke la epidemio en Usono estas preventebla kaj regebla, kaj samtempe li forvendis multajn siajn akciojn. La agado de usona senatano sendube detruas fidon de la publiko.


La kvina estas, ke Usono flankenmetas la tutmondan gvid-respondecon. La malrapida reago de la usona registaro kaŭzis propagiĝon de la epidemio kaj falon de akcioj. Starante ĉe la rando de la monda krizo, Usono, kiu ja volas teni la mondan gvidantecon, klopodas por ĵeti respondecon sur aliajn landojn.


Iuj homoj ŝuldas la depresion al propagiĝo de la epidemio, fluktuado de naftoprezoj kaj aliaj "ekzogenaj" batoj neantaŭvideblaj kaj mallongtempaj, kaj nomas tiun fenomenon "nigra cigno". Aliaj opinias, ke ĝi estas "griza rinocero" kaŭzita de akumulado de "endogenaj" strukturaj riskoj latentaj.


Pro la epidemio kaj la baldaŭa balotado, oni ne scias, kiom longe daŭros "depresio de Trump".


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments