El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping ĉeestis specialan pintkunvenon de Grupo 20

| 2020-03-27
Bookmark and Share


La 26an de marto okazis speciala pintkunveno de gvidantoj de Grupo 20 pri traktado de la pandemio de COVID-19 kaj ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping en Pekino.


Xi diris, ke en la plej malfacila momento por Ĉinio, multaj membroj de la internacia komunumo donis sincerajn helpojn kaj subtenojn al Ĉinio, kaj Ĉinio ĉiam memoros ilian amikecon.


Xi substrekis, ke viruso ne havas landlimon, kaj la epidemio estas nia komuna malamiko. Diversaj landoj devas starigi la plej striktan reton por komunaj preventado kaj regado. Ĉinio jam fondis interretan centron pri scioj rilataj al preventado kaj regado de COVID-19, kiu estas malferma al ĉiuj landoj.



Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio subtenas la Mondan Organizon pri Sano ludi gvidan rolon, ellabori sciencajn kaj raciajn kontraŭrimedojn kaj kiel eble plej forte bremsi translandliman propagiĝon de la epidemio.


Xi emfazis, ke la internacia komunumo devas rapide agi, firme kaj bone realigi la mondan batalon kontraŭ COVID-19 kaj bremsi propagiĝon de la epidemio. Laŭ la koncepto de homara komunumo de komuna estonteco, Ĉinio volas dividi kun aliaj landoj utilajn agmanierojn pri preventado kaj regado, kune esplori kuracilojn kaj vakcinojn kaj provizi eblajn helpojn al landoj, kie propagiĝas la epidemio.


Xi atentigis, ke la internacia komunumo plej multe bezonas firmigi fidon kaj man-en-mane venki la batalon de la homaro kontraŭ la grava infekta malsano.


La pintkunvenon organizis Saud-Arabio, deĵoranta prezidanto-lando de la Grupo 20, pere de videa konferenco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments