El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Printempa Reta Kursaro okazos en kastelo Greziljono aprile

| 2020-03-27
Bookmark and Share

Anstataŭ PRINTEMPAS 2020 en kastelo Greziljono, okazos PRK en via hejma kastelo: PRK, Printempa Reta Kursaro, okazos de la 17a ĝis la 19a de Aprilo.



Restu hejme, sed lernu intense per retaj komunikiloj en virtuala Esperanto-kastelo!



Dum PRK vi lernos multe sed vi ankaŭ multe praktikos kun homoj el diversaj landoj. La instruado alternigos diversajn formojn de lernado kaj ekzercado, kaj diversajn eblojn de distanca komunikado. PRK proponos ankaŭ vesperan programon (prelegoj, ludoj, koncertoj, ktp). PRK estas malfermita al ĉiuj, kun kvar niveloj de komencanto ĝis C1.


Por informoj pri kondiĉoj, aliĝado, pagado, klaku sur la ligilon: https://framaforms.org/printempa-reta-kursaro-1585040804


Ne atendu, la lokoj estas limigitaj je 8 partoprenantoj en ĉiu grupo!


Ni esperas ke tiu nova sperto logas vin por travivi tiun strangan situacion de enfermiĝo.


Raportita de Jannick (gresillon.org/prk)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments