El Popola Ĉinio>头条新闻>

MOS: ĉiuj landoj devas efektivigi “ŝlosilajn agojn” por trakti la epidemion

| 2020-03-27
Bookmark and Share


La 25-an de marto, Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS), diris, ke por trakti la epidemion, krom reduktado de socia interago kaj pliigo de fizika distanco inter homoj, ĉiuj landoj devas efektivigi ses ŝlosilajn agojn.


Tedros diris en tiutaga gazetara konferenco, ke por bridi propagiĝon de la epidemio de COVID-19, multaj landoj alprenis senprecedencajn farojn, inkluzive de fermado de lernejoj kaj kompanioj, nuligado de sportaj eventoj, postulado al homoj resti hejme ktp., kaj elspezas grandegajn sociajn kaj ekonomiajn kostojn. Kvankam ĉi tiuj faroj gajnis tempon kaj reduktis premon de la medicina sistemo, ili ne povas tute elimini la malsanon.


Pro tio, Tedros alvokis koncernajn landojn lanĉi "atakojn" kontraŭ la viruso per ses ŝlosilaj agoj: plimultigi, trejni kaj aranĝi homfortajn rimedojn por sanzorgo kaj publika sano; starigi komunum-nivelan sistemon por trovi suspektatajn kazojn; pliigi produktadon de kontrolaj aparatoj, plifortigi ekzamenan kapablon; certigi, modifi kaj ekipi instalaĵojn por kuracado kaj kvaranteno; ellabori klaran planon kaj procedurojn por kvaranteno de proksimaj kontaktantoj; la registaroj devas koncentriĝi al bridado kaj regado de la epidemio.


Tedros rimarkigis, ke nuntempe pli ol 150 landoj kaj regionoj havas malpli ol 100 kazojn, kaj tiuj landoj kaj regionoj povas bridi propagiĝon de la epidemio en komunumoj per aktiva agado por eviti la pezajn kostojn pagitajn de aliaj landoj en socio kaj ekonomio. Tio estas tre grava por multaj fragilaj landoj, ĉar, se aperos akra kresko de kazoj en tiuj landoj, iliaj medicinaj sistemoj riskos kolapson.


Li ankaŭ dankis la japanan registaron kaj la Internacian Olimpikan Komitaton pro la decido pri prokrasto de la Tokiaj Olimpikoj de 2020, dirante ke ĝi estas “malfacila, tamen saĝa decido”. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments