El Popola Ĉinio>Kulturo>Moroj kaj Arto>

Kial videblas fiŝo dum la Printempa Festo?

| 2020-03-30
Bookmark and Share

Fiŝo estas unu el elementoj de ornamaĵoj por la Printempa Festo, novjaro laǔ la ĉina luna kalendaro.


Tie, kie estas akvo, viglas fiŝoj. Ĉinoj ŝatas fiŝon ne nur pro ĝia aspekto, sed ankaǔ pro tio, ke ĝia prononco estas sama kiel tiu de "余" (abunda) kaj simila al tiu de "玉" (jado, unu el la simboloj de riĉeco). 


Abstrakta fiŝo sur ceramika poto farita antaǔ ĉ. dek mil jaroj


Porcelana botelo farita antaǔ centoj da jaroj


Laǔ la ĉina kutimo, en la jarfino oni devas prezenti al siaj prauloj oferaĵojn, inter kiuj certe estas fiŝo por peti abundecon en la sekva jaro. Do, kvankamfiŝo ne estas unu el la 12 bestfiguroj asociitaj kun naskiĝjaroj en Ĉinio, ĝi fariĝis elemento de verkoj pri la Printempa Festo pro sia simbolo de riĉeco kaj abundeco.


La desegnaĵo signifas "abundecon ĉiujare", unu el la plej tipaj bonaŭguraj vortoj en la ĉinaj tradicioj.


https://www.dpm.org.cn/shuziwenwu/248558.html


Per supra ligilo oni povas vidi porcelanan vazon faritan en Ming-dinastio (1368-1644). Turnante la muson oni povas vidi ankaǔ ĝiajn aliajn flankojn


Krom fiŝo, ankaǔ lotusfloro aǔ lotusradiko estas videbla en ornamaĵoj por la Printempa Festo pro tio, ke la prononco de lotuso estas sama kiel tiu de "kontinua". "Lotusfloro(j)/lotusradiko(j) plus fiŝo(j)" signifas, ke ĉiujare oni havas sufiĉe da riĉaĵoj kaj grenoj. 


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments