El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ministro pri komerco: Konservi la stabilecon de la tutmondaj provizaj kaj industriaj ĉenoj

| 2020-04-01
Bookmark and Share

Zhong Shan, ĉina ministro pri komerco (dokumenta foto)


Zhong Shan, ĉina ministro pri komerco, diris en la 30-a de marto, ke estas necese plifortigi internacian kunlaboron pri materialoj por epidemia preventado, garantii stabilecon de tutmondaj provizaj kaj industriaj ĉenoj kaj konservi tutmondan malferman kaj kunlaboran medion.


Laŭ la Ĉina Ministerio pri Komerco, vespere de la 30-a de marto, Zhong Shan ĉeestis la specialan videokonferencon de komercaj ministroj de G20 pri COVID-19. La kunveno diskutis pri la tutmonda risko de la epidemio de COVID-19 kaj pri rilataj laboroj de G20. Ĉiuj partioj opinias, ke oni devas kune efektivigi la Eksterordinaran Deklaron de Komercaj Ministroj de G20 pri COVID-19, plifortigi kunordigon kaj kunlaboron, adopti malfermajn ekonomiajn kaj komercajn politikojn, redukti la influon de la epidemio sur la tutmonda proviz-ĉeno, antaŭenpuŝi translandan komercon de varoj, plibonigi servojn kaj restarigi fidon pri internacia ekonomia kaj komerca disvolvado.


Zhong Shan diskonigis, ke la komercaj ministroj de G20 devas kune efektivigi la deklaron. Krome, li donis al ĉiuj partioj tri proponojn: la unua estas plifortigi internacian kunlaboron pri materialoj por epidemia preventado kaj kune protekti la sekurecon de homoj, precipe medicinistoj, en ĉiuj landoj; la dua estas garantii la stabilecon de tutmondaj provizaj kaj industriaj ĉenoj, kaj aktive adopti rimedojn kiel reduktado de tarifoj, forigo de baroj kaj plifaciligo de komercado; la tria estas konservi tutmondan malferman kaj kunlaboran medion kaj malfermajn merkatojn, subteni la multflankan komercan sistemon kaj kontraŭi protektismon. 


Laŭraporte, la konferenco estis gastigita de la prezidantolando Saud-Arabio. Post la konferenco estis publikigita la Eksterordinara Deklaro de Komercaj Ministroj de G20 pri COVID-19


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments