El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezidento de Sud-Afriko: Ĉinio fariĝis modelo por tutmonda bridado de la epidemio

| 2020-04-01
Bookmark and Share

Sudafrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa (dokumenta foto)


Vespere de la 30-a de marto, laŭ la loka tempo, sudafrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa refoje faris paroladon pri preventado kaj bridado de la epidemio de COVID-19. Li diris, ke ĝis nun 1 326 homoj en Sud-Afriko estis infektitaj de COVID-19, kun 46 novaj kazoj kaj 3 mortoj en tiu tago.


Ramaphosa rimarkigis, ke kvankam la tutlanda blokado kaŭzis multajn malfacilojn al la vivo de la popolo, tio tamen estas necesa por savi milojn da homoj. 


Ramaphosa diskonigis, ke pli ol 100 sudafrikanoj eligitaj el Wuhan ne estis infektitaj de COVID-19. Tamen atinginte sian landon, ili devas kvaranteni 14 tagojn kaj ricevi du testojn, nur post tio ili rajtas reveni hejmen kaj renkontiĝi kun siaj familianoj.


Li esprimis sian dankon al la ĉinaj registaro kaj popolo pro ilia zorgo pri sudafrikanoj loĝantaj en Ĉinio, precipe en la urbo Wuhan dum la epidemia periodo. Li ankaŭ laŭdis ĉinajn rimedojn, kiuj starigis modelon por tutmondaj preventado kaj regado de la epidemio, kaj opinias, ke Sud-Afriko devas lerni de Ĉinio. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments