El Popola Ĉinio>头条新闻>

ĈIEG okazigis Internacian Pensfabrikan Retforumon pri Batalado kontraŭ COVID-19

| 2020-04-02
Bookmark and Share

La 30-an de marto, okazis Internacia Pensfabrika Retforumo pri Batalado kontraŭ COVID-19, kiu estis gastigita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG). Tio estas la unua fojo, ke ĈIEG organizis internacian forumon per interreta videokonferenco. Fakuloj kaj kleruloj el Ĉinio, Francio, Hispanio, Pakistano, Egiptio kaj Brazilo kunvenis interrete por interŝanĝi spertojn pri traktado de la pandemio de COVID-19.


Du Zhanyuan, prezidanto de ĈIEG (Fotis Dong Ning)


Du Zhanyuan, prezidanto de ĈIEG, diris en sia parolo, ke la epidemio fariĝis la plej malfacila defio por la internacia komunumo, neniu lando povas eskapi el la viruso, tamen solidareco kaj kunlaboro estas la plej potencaj armiloj por venki la epidemion. La pensfabriko devas alvoki por elimini malkonsenton, akiri interkonsenton, plifortigi kunlaboron kaj helpi unuj la aliajn, kiam la tuta mondo frontas la minacon. Estas necese sin teni je la koncepto de la Homara Komunumo de Komuna Estonteco, kontraŭi malhonorigon kaj politikigon, kaj eviti, ke la epidemio fariĝu ilo por politikaj malbonintencaĵoj. Penso bezonas gvidon. Nur kiam oni kunlaboras, lernas unu de alia, diskutas kune kaj pene cerbumas, la pensfabriko povas ricevi altkvalitajn rezultojn por servi al la tuta homaro.


Surreta diskutado inter fakuloj


En la forumo, la partoprenantoj profunde diskutis pri temoj kiel "la disvolva tendenco de la epidemio de COVID-19 kaj la kunlaboroj de diversaj landoj", "la influo de la epidemio de COVID-19 al la ekonomia socio kaj la ŝtata administrado", "ĝustatempa traktado de la publik-sana krizo kaj reformado de la tutmonda administrado". 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments