El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dum la epidemio, kiel Ĉinio traktas medicinajn forĵetaĵojn?

| 2020-04-03
Bookmark and Share

En traktejo de medicinaj forĵetaĵoj


Antaǔ ekapero de la epidemio de COVID-19, la ĉiutaga kvanto de medicinaj forĵetaĵoj en Wuhan estis inter 40 kaj 50 tunoj. Dum la periodo de la epidemio, la kvanto abrupte pliiĝis: en la 16-a de februaro ĝi superis 100 tunojn, en la 21-a -- 200 tunojn kaj en la 1-a de marto -- 247 tunojn. Tamen, en Wuhan estis nur unu organizo por trakti la medicinajn forĵetaĵojn, kun taga trakt-kapablo de 50 tunoj.


Preni rubujojn, puŝi ilin sur elevatoron, elŝuti balaaĵojn kaj flankenmeti la malplenajn rubujojn... por bruligi la forĵetaĵojn laborantoj ĉiutage ripetas la laborojn simplajn, sed danĝerajn, ĉar laborantoj eble tuŝos la viruson, se ŝiriĝus plastaj sakoj kun forĵetaĵoj.


La epidemio ŝanĝis la enhavojn de medicinaj forĵetaĵoj: tro multe da protektaj kostumoj por unufoja uzo, gazoj kaj similaj objektoj malfaciligis transportadon. Kelkfoje, specialaj ĉaroj de tiaj forĵetaĵoj viciĝis je 7-8 centoj da metroj. Tio tre lacigis ŝoforojn kaj aliajn laboristojn. La granda akumuliĝo de forĵetaĵoj komenciĝis en la mezo de februaro.


Danĝero kreskas laǔminute.


Desinfektado de ujoj por medicinaj forĵetaĵoj


Post la ekapero de la epidemio, ĉina ministerio pri medio tuj starigis grupon por helpi la urbon Wuhan konstrui kaj funkciigi urĝtraktan centron de medicinaj forĵetaĵoj en mallonga tempo.


Meto de forĵetaĵoj en maŝinon por vaporuma desinfektado


Aranĝite de la ministerio kaj helpe de la provincoj Jiangsu, Liaoning, Shandong, Sichuan kaj Guangxi, la nova centro finkonstruiĝis en 14 tagoj kaj tuj ekfunkciis. La ministerio ankaǔ sendis al Wuhan 140 specialistojn el 13 provincoj, 39 moveblajn instalaĵojn kun taga trakt-kapablo je preskaǔ 80 tunoj, 22 rubaĵajn aǔtojn, maskojn kaj protektajn kostumojn. Dank' al tio, la 29-an de februaro Wuhan komencis nuligi antaǔe akumulitajn forĵetaĵojn kaj fortraktis la tuton, entute 192 tunoj, en la 2-a de marto.


Laboranto dum manipulado por bruligi medicinajn forĵetaĵojn


Nun la urbo povas trakti ĉiutage 265,6 tunojn da medicinaj rubaĵoj, 5,3-obla de la antaǔa, kaj povas realigi la "tagan nuligon" de medicinaj forĵetaĵoj.



Ordigo de malplenigitaj rubujoj


Manasepsado post traktado de medicinaj forĵetaĵoj


Desinfektado post traktado de rubaĵoj


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments