El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio eniris en "etapon de mildiĝo" de la epidemio

| 2020-04-07
Bookmark and Share


La 5-an de aprilo, laŭ la loka tempo, la Monda Organizo pri Sano (MOS) publikigis la 76-an raporton pri la epidemio de COVID-19. Laŭ la raporto, ĝis la 10-a horo tiu-tage, laŭ la centra-eŭropa horzono, estis 1 133 758 konfirmitaj kazoj de COVID-19 tutmonde, kun kresko je 82 061 kompare kun tiuj de la antaŭa tago; kaj estis 62 784 mortoj, kun kresko je 5 798 kompare kun tiuj de la antaŭa tago. 


La nombro de konfirmitaj kazoj de COVID-19 ekster Ĉinio atingis 1 050 828, kun kresko je 82 006 kompare kun tiu en la antaŭa tago; la nombro de mortintoj ekster Ĉinio estis 59 446, kun kresko je 5 795 kompare kun tiu en la antaŭa tago.


MOS menciis en la raporto, ke post 2-monata batalado, la epidemio en Ĉinio eniris de la "bridada fazo" en "etapon de mildiĝo", kaj ĉinaj spertoj nun helpas aliajn landojn batali kontraŭ la epidemio. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments