El Popola Ĉinio>头条新闻>

Promesplenaj drogoj kontraŭ COVID-19 testataj en Brazilo

| 2020-04-09
Bookmark and Share

Brazilaj sciencistoj anoncis lunde, la sesan de aprilo, ke ili trovis du komponaĵojn efikajn kontraŭ la nova koronviruso. En la unuaj testoj faritaj in vitro, unu el la komponaĵoj havis rezulton kompareblan al tiu de klorokino (angle cloroquine) por malebligi multobliĝadon de la viruso.


Bildo de NCEEM montras, en viola koloro, la regionon kie okazas ĉefaj reagoj de nova koronviruso


La testoj estas parto de esploro de NCEEM (Nacia Centro por Esploroj pri Energio kaj Materialoj), en la urbo Campinas. Ili laboras laŭ la strategio "repoziciigado de drogoj", kiu konsistas en testado pri efiko de drogoj jam konataj kaj aprobitaj por uzo en homoj, en la batalo kontraŭ la nova koronviruso, kiu kaŭzas COVID-19. La esplorado okazas partnerece kun Ŝtata Universitato de Campinas, en kies laboratorioj okazas la testoj.


La esplorado komenciĝis per listo de du mil drogoj. Komputila analizo surbaze de artefarita inteligenteco reduktis la nombron al 16, el kiuj kvin estis elektitaj de la esploristoj por testoj in vitro. Alia komponaĵo estis aldonita al la testoj post simulado per teknikoj de kemi-informadiko kaj artefarita inteligenteco, kiuj indikis efikecon de kuraciloj, kiuj ne altiris atenton en la unuaj komputaj simuladoj.


Dum la unuaj testoj in vitro - alivorte, en kultivitaj ĉeloj infektitaj de la viruso -, la sciencistoj rimarkis, ke du el ili pruvis esti "kapablaj signife redukti la virusan kvanton". Unu el la drogoj eĉ havis "efikon kompareblan al tiu de klorokino", laŭ NCEEM. La nomoj de la drogoj ne estis informitaj, sed ili ne estas la samaj testataj ekster Brazilo.


"Malkaŝi nomojn de drogoj, kiuj daŭre estas provataj, povas instigi homojn al mem-kuracado, kaj tio estus nerespondeca ago niaflanke. Sed ili estas drogoj malsamaj ol tiuj, kiuj montriĝis efikaj ekster Brazilo kaj kiuj jam estas provataj," deklaris Daniela Trivella, scienca kunordiganto de LNBio (Nacia Bioscienca Laboratorio) ĉe NCEEM.


Laŭ la esplora centro ligita al la MSTNK (Ministerio pri Scienco, Teknologio, Novigo kaj Komunikado), la du drogoj sukcesaj en la komenca testo estas facile troveblaj en Brazilo, estas malaltkostaj, estas uzataj de divers-specaj homoj kaj unu el ili havas version por infanoj.


Oni tamen ne devas tre entuziasmiĝi, ĉar ankoraŭ mankas multaj testoj por pruvi ilian efikecon ĉe homoj. Dozo por malebligi multobliĝon de la viruso, ekzemple, estas ankoraŭ nekonata. Nun ili realigas novajn provojn in vitro dum ĉirkaŭ du semajnoj. Estonte eblos komenci testojn en pacientoj kun COVID-19.


"Ni tre entuziasmiĝas pri la rezultoj de ĉi tiuj testoj. Tamen ili estas ankoraŭ en laboratorio. Nun ni komencas aldonajn testojn, ankoraŭ en laboratorio, kiuj estas esencaj por pritaksi ĉu ĉi tiuj du drogoj povas esti sekure uzataj en klinikaj studoj kaj testoj en infektitaj homoj. Ni kredas, ke post ĉirkaŭ du semajnoj ni havos novajn rezultojn ", diris Rafael Elias, virologo ĉe NCEEM.


"Kiam ni observas la morton de viruso en infektitaj ĉeloj traktataj kun la kandidataj drogoj, ni ĝojas kaj sentas pli fortan instigon daŭrigi la testojn, kiujn ni bezonas por ekuzi ĉi tiujn drogojn en klinikaj testoj", deklaris Trivella. “Precipe la medikamento povos esti uzata en ajna fazo de la malsano. La celo estas malhelpi evoluon de la malsano kaj tiel eviti enhospitaliĝojn, kiuj tro ŝarĝas la sansistemon. Se la infektito jam estas enhospitaligita, la celo estas malpliigi la tempon bezonatan por resaniĝo.”


La sekva fazo de la studoj ankaŭ utilos por ellabori planon por klinika testado. Ĉi tio estos farita kunlabore kun Virusa Reto, starigita de MSTNK por interŝanĝoj de informoj kaj studoj pri la nova koronviruso en Brazilo.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: UOL




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments