El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĝenerala sekretario de UN alvokas subteni MOS

| 2020-04-10
Bookmark and Share

La 8-an de aprilo, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN) António Guterres alvokis diversajn landojn subteni la laborojn de la Monda Organizo pri Sano (MOS) en la nuna situacio de propagiĝo de la epidemio.


La 7-an de aprilo, usona prezidento Donald Trump minacis ĉesigi pagon de kotizo al MOS. En videa gazetara konferenco okazigita en la 8-a de aprilo, kiam oni demandis pri tiu ĉi afero, proparolanto de António Guterres voĉlegis lian deklaron al amaskomunikiloj.


En la deklaro Guterres diris, ke MOS devas esti subtenata pro ĝia ŝlosila rolo en la batalo kontraǔ COVID-19.


Guterres diris, ke la viruso estas nova kaj traktado al ĝi estas senprecedenca. En tiu situacio, malsamaj organizoj nature havas malsamajn komprenojn pri la sama fakto. Post finiĝo de la epidemio, oni devas retrorigardi la aferon por scii kiel la epidemio aperis, kial ĝi tiom rapide propagiĝas kaj kiel la landoj reagas. Tio estas tre grava por trakti la similajn defiojn en la estonteco.


Sed nun ankoraǔ ne estas la tempo por retrorigardado, la internacia komunumo devas kune agi por mildigi la danĝerecon de la viruso.


Guterres rimarkigis, ke multaj laborantoj de MOS batalas ĉe la fronto de la batalo kontraǔ la epidemio por helpi la membrolandojn kaj donas al la plej fragilaj landoj helpojn pri gvidado, trejnado, ekipaĵoj kaj urĝa savado.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments